Bad Ragaz: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 23:
==Historio==
En Bad Ragaz estis trovita toporo el la [[ŝtonepoko|junŝtonepoko]] kaj moneroj el la [[Romio|romia tempo]]. La unua skriba mencio de Bad Ragaz datas el dokumento de la jaro [[843]] post Kristo en inventaro de la imeriestraj bienoj de la episkopejo [[Koiro]]. En la jaro [[1050]] estis dokumente menciita preĝejo kun interezrajtoj en Bad Ragaz. En [[mezepoko]] Bad Ragaz estis bieno, kiun kontrolis la [[benediktanoj|benediktana]] [[Abatejo Pfäfers]]
 
Krom la tradicia agrikulturo (agrokultivado, bovbredado ktp.) ankaŭ la transportindustrio en Ragaz havis signifon. Ekzistis mezepoka doganejo, kiu estis malkonstruita en la 20-a jarcento.
 
En la jaro [[1838]] komenciĝas la historio de Bad Ragaz kiel kuracloko, post la malfondo de la Abatejo Pfäfers kaj la konstruado de la strato al la Tamina-Valo. En [[1840]] estis finkonstruita akvokondukilo por la varma akvo kaj malfermitaj la unuaj kuracejoj (Hotelo ''Hof Ragaz'') en la lokoj de la iama prefektejo de Pfäfers. La signifo de Bad Ragaz kiel kuracloko kreskis per la konstruado de la trajnlinio de [[Sankt-Galo]] al [[Koiro]] en la jaro [[1858]]. Mejloŝtono estis la transformo de la iama monaĥeja centro de Pfäfers en la jaro [[1868]] fare de la glarusa arkitekto ''Bernhard Simon'' al la kuracinstituto ''Ragaz-Pfäfers''. Li kreis novan kuracinfrastrukturon al kiu ekzemple apartenis la grandhotelo "Quellenhof". Bad Ragaz nun fariĝis kuracloko kun monda reputacio.
 
==Eksteraj Ligiloj==