Mariazeller-fervojo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: de:Mariazellerbahn
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Jam dum la jaro [[1858]], kiam estis inaŭgurata en [[Aŭstrio]] la okcidenta fervojlinio, ekzistis projektoj por duaranga fervoj-linio de [[St. Pölten]] al [[Mariazell]]. Krom la ĉefurboj de la aŭstriaj liglandoj ankaŭ la famkonata pilgrimloko Mariazell jam tiam estis unu el la plej trafikplenaj lokoj en Aŭstrio. Ĉiujare vizitis ĝin preskaŭ 90.000 da pilgrimantoj. Okaze de la 600-jaraj festoj 1757 partoprenis proksimume 373.000 pilgrimantoj.
 
Jen kelkaj datoj rilate la kronologion de la interesiga etŝpura fervojlino: [[1871]] ekzistis konkretaj planoj por [[Alpoj|alpa]] fervojlinio de St. Pölten al Mariazell-Bruck a.d. Mur (Bruk ĉe la Mur). La 6-an de februaro [[1895]] la landa parlamento de [[Malsupra Aŭstrio]] decidis la konstruadon de fervojlinio nomata "Pielachtal (Pilaĥvalo)-fervojo" de St. Pölten al "Kirchberg (Kirĥberg) ĉe la rivero Pielach". Pro redukto de la kostoj por fervojo trans malfacila tereno estis decidata la konruaĵo de etŝpura linio.
 
La 21-an de novembro [[1896]] okazis la unua ŝpatpiko en Kirchberg a.d. Pielach. La 4-an de julio [[1898]] estis la komenco de la funkcia deĵoro de St.Pölten al Kirchberg a.d. Pielach. Jam dum la konstruado estis planata plilongigado de la fervojlinio tra Mariazell ĝis Gußwerk (Gusverk). [[1904]] plukonstruado kaj la 6-an de aŭgusto [[1905]] funkcia deĵoro de Kirchberg a.d. Pielach al ''Laubenbachmühle'' (Laŭbenbaĥmile) al Mariazell sole por vartrafiko kaj la 2-an de majo 1907 kompleta trafiko.
Linio 10:
Ekde la 15-an de julio [[1907]] trafiko ankaŭ de Mariazell ĝis Gußwerk, kiun oni inaŭguris la 28-an de majo 1908. La nova nomo tiam estis "Malsupra-aŭstria Stiria Alpofervojo", popoldire Alpofervojo aŭ Mariazeller-a fervojo. Dum 1909 komencis la elektrizigo kaj la 27-an de marto 1911 komencis la elektra funkcia deĵoro de Laubenbachmühle al Wienerbruck (Vinerbruk). Finfine la 7-an de oktobro [[1911]] estis la komenco de la elektre funkcia deĵoro en la tuta sekcio de St. Pölten al Laubenbachmühle kaj Wienerbruck al Gußwerk.
 
La Mariazeller-fervojo estis unu el la unuaj fervojoj en la mondo, kiuj funkciis pere de unufaza [[alterna kurento]] kaj kontaktdrata tensio 6.500 [[Volto|V]] kaj 25 [[Herco|Hz]]. Ĝi estis la unua oficiala etŝpura fervojlinio de Aŭstrio funkciigita per [[elektraj lokomotivojelektrolokomotivoj]]. La elektra energio devenas de propra elektra [[centralo]]. Tiu situas en Wienerbruck, nomata "Stierwaschboden" (virbovalavogrundo). Ĝis hodiaŭ la elektra centrejo ricevas la hidraŭlikajn energiojn el du reten-basenoj. La unua estas la retenbaseno Wienerbruck kun kapacito de 300.000 [[Kubmetro|m³]] kaj la alia retenlago kun akvovolumo de 2.000.000 [[Kubmetro|m³]]. La elektra centralo situas sur la nivelo de la rivero Erlauf, kiu fluas en malalta valo, la "Stierwaschboden". Por faciligi la transporton de la konstrumaterialoj kaj diversaj aĵoj al la konstrulaboristoj de la elektra centrejo estis konstruata oblikva [[telfero]] rekte malantaŭ la turbina domo. Post la konstrufino malmutata kaj novkonstruata aliloke; ĝis ankoraŭ servas al la transporto de diversaj aĵoj kaj de laboristoj al elektra centralo.
 
La arkitekto de la Mariazeller-fervojo estis inĝ. Josef FOGOWITZ, kiu ne ricevis respektindan dankon por tiu eminenta laboro. Ja, kontraŭe li estis humiligata kaj jam forlasis la administracion de la fervojo en la 50-a jaraĝo. Lia postulo estis inĝ. Eduard ENGELMANN, la posedanto de la famkonata artefarita glitkurejo en [[Vieno]], [[Hernals]], laŭ lia instigo okazis plua fervoja pionireco, nome la elektrizigo de la Mariazeller-fervojo. Li estiĝis famkonata per tiu ĝi verko, tamen li ankaŭ suferis saman sorton kiel lia antaŭulo FOgowitz. Kiam la imperiestro Franz Josef la 1-a faris veturadon per salon-vagono post la inaŭguro de la elektrizita linio, li eĉ ne diris sian literature famkonatan frazon: "Ĝi estis tre bela, ĝi tre plaĉis min". Engelmann restis sen danko, kvankam la tutan mondon miregis lia emineta verko en la tiama tempo.
 
Unue nur veturis 2-radaksaj pasaĝeraj vagonoj, ekde [[1908]] ankaŭ veturas 4-radaksaj pasaĝervagonoj. Post la [[unua mondmilito]] la ekonomia situacio de la fervoja linio malboniĝis kaj la tiamaj landaj fervojoj de la federacia landa [[Malsupra Aŭstrio]] devis transdoni ankaŭ la Mariazeller-fervojon al la Aŭstriaj Federaciaj Fervojoj (ÖBB) en la jaro 1922. Ankaŭ nuntempe la situacio de la fervojlinio ne estas rozkolora, ĉar oni ofte diskutas pri la fermo de la linio.
[[Kategorio:Fervojaj linioj en Eŭropo]]