Dmitro Doncov: Malsamoj inter versioj

2 704 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
'''Dmitro Ivanoviĉ Doncov''' ([[ukraina lingvo|ukraine]] ''Дмитро Іванович Донцов'') estis [[Ukrainio|Ukrainia]] literatura kritikisto, verkisto kaj politikisto, fondinto de teorio de [[integrala naciismo]].
 
==Biografio==
 
Dmitro Doncov naskiĝis je la 30 de aŭgusto [[1883]]. En jaro [[1900]] li finis sian studon en [[reallernejo]] de [[Melitopol]] kaj translokiĝis al [[Carskoe Selo]] apud [[Peterburgo]], kie studis en jura fakultato de [[Sankt-Peterburga Universitato]]. Li graduis de la Universitato en jaro [[1907]].
 
Eĉ dum siaj studentaj jaroj li aktivis politike. En jaro [[1905]] li aliĝis al Unkraina Soci-Demokrata Laborista Partio (USDLP, aŭ [[ukraina lingvo|ukrainie]] УСДРП). Dufoje li estis arestita (j. [[1905]] en Peterburgo kaj j. [[1908]] en [[Kievo]]). Post la dua aresto li restis dum 8 monatoj en malliberejo, sed liaj gepatroj sukcesis liberigi lin. Post io li fuĝis unue en [[Galicio]]n, kaj poste en [[Aŭstrio-Hungario]]n. En jaroj [[1909]]—[[1911]] Dmitro Doncov studis en [[Vidno]], kaj post kvar [[semestro]]j translokiĝas al [[Lviv]]. En jaro [[1917]] li iĝis [[doktoro]] de la leĝo.
 
En jaro [[1913]] Doncov forlasis na USDLP pro konflikto surbaze de [[naciismo]] kaj fondis Union por Liberigo de Ukrainio (ULU, ukraine Союз Визволення України aŭ СВУ) je 4 de aŭgusto [[1914]].
 
Ekde [[1914]] Doncov loĝis en Vidno kaj [[Berlino]], kaj ekde [[1916]] - en [[Svisio]], kie aktive partoprenis en laboro de ULU kaj naciisma propagado inter ukrain-devenaj enmigrintoj. En komenco de la jaro [[1918]], dum regno de [[Pavlo Skoropadskij]], li revenis al [[Kievo]] kie laboris kiel direktoro de ukrainia [[telegrafo|telegrafa]] kompanio. Tima li kreis (kune kun V. Lipinskij kaj V. Ŝemet) Partion de Kamparanoj-Demokratoj.
 
Dum jaroj [[1919]]-[[1921]] Dmitro Doncov estris ukrainlingvan presejon de ambasadejo de [[Ukraina Popola Respubliko]] en [[Bern]].
 
En [[1922]] li revenis Lviven, kie redaktis ĵurnalojn «Літературно-науковий вісник», «Заграва» kaj «Вісник». Kelkaj liaj artikoloj estis presitaj en [[pola lingvo|pollingvaj]] kaj [[germana lingvo|germanlingvaj]] eldonoj. Tiam li skribis biografiajn artikolojn pri [[Mussolini]] kaj [[Hitler]] kaj faris unuan tradukon de [[Mein Kampf]] en la ukrainan.
 
En jaro [[1926]] Dmitro Doncov skribis sian verkon "Naciismo", kiu ĝis nun restas unu el plej gravaj [[ideologio|ideologiaj]] verkoj de ukraina naciismo.
 
En [[1939]] Doncov ree elmigris, vagis tra diferaj landoj (loĝis en [[Buharest]], [[Praha]], [[Germanio]], [[Parizo]], [[Usono]]), kaj en [[1947]] finfine ekloĝis en [[Montrealo_(Kebekio)|Montrealo]], kie restis ĝis sia morto. Tie li laboris kiel instruisto de ukraina literaturo en loka universitato. Li mortis en 13 de marto [[1973]] kaj estas entombigita en usona tobmejo en urbeto [[South Bound Brook]], [[Nov-Ĵerzejo]].
 
{{ĝermo-biografio}}
Sennoma uzanto