Psiĥo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
[[Dosiero:Psyche Opening the Door into Cupid's Garden.jpg|190px|thumb|right|'Psiĥo malfermanta la pordon en la ĝardenon de [[Amoro (dio)|Kupido]]', pentraĵo de [[John William Waterhouse]]]]
 
Kvankam la nomo 'Psiĥo' estas grekdevena, la klasika teksto pri ŝia [[mito]] estas en latino. Ĝi troviĝas en sekcio de la romano ''Metamorfozoj'' aŭ ''La Ora Azeno'' de [[Apuleo]], romia verkisto de la dua jarcento KE. Grekaj sanktaj lokoj menciiĝas en la teksto -- kiel [[Kitero]], unu el la [[Ioniaj insuloj]] , sankta al [[Afrodito]]; kaj [[Mileto]], kie troviĝis [[orakolo]] de [[ApoloApolono]]. Tamen, Apuleo ĝenerale nomas gediojn per iliaj kutimaj romiaj nomoj, kiel [[Venuso (diino)|Venuso]] anstataŭ Afrodito.
 
Laŭ Apuleo, Psiĥo estis belega princino. Homoj diris, ke ŝi estas pli bela eĉ ol Venuso. Pro tio ŝi estis malamata de la diino de la amo. Neniu volis edziĝi kun Psiĥo. Ŝia patro konsultis la orakolon ĉe Mileto pri kion fari. La orakolo diris, ke oni devas lasi la princinon sur monto, kie ŝi trovos edzon nehoman kaj teruran.