Faktoj pri Chuck Norris: Malsamoj inter versioj

1 115 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
=== Pri la kosmo ===
''La [[planedoj]] orbitas ĉirkaŭ la [[suno]] ĉar Chuck grikikis ilin en la [[sunsistemo]]n.''
=== La 16 reguloj de Chuck Norris ===
# Ne ekzistas [[nedifinita artikolo]]. Ekzistas nur Chuck.
# [[Substantivo]]j estas formataj per gira kiko.
# Adjektivoj estas formataj per [[pugnofrapo]]."
# La baza [[numeralo]] "chuck".
# La [[persona pronomo|personaj pronomoj]] estas nur "Mi", t.e. Chuck.
# La [[verbo]]j ne estas ŝanĝataj laŭ personoj nek nombroj, sed per gira kiko. La [[pasivo]] finiĝas per "de Chuck".
# [[Adverbo]]j estas formataj per inversa girkiko.
# Prepozicioj per si mem ne ekzistas, krom se Chuck tion aparte decidas.
# Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas girkikita.
# La [[akcento]] estas ĉiam sur la vorto "Chuck".
# Kunmetitaj girkikoj estas formataj per simpla kunigo de unuopaj kikoj. La ĉefa kiko frapas je la fino.
# Se Chuck tion ordonas, kabeu.
# Por indiki giran kikon al loko, oni povas uzi la finiĝon "n".
# Ĉiu girkiko havas difinitan signifon.
# La tiel nomataj "fremdaj frapoj" estas uzataj sen ŝanĝo, sed ili ricevas la stilon de Chuck.
# La "o" de la substantivoj kaj la "a" de "la" povas esti iafoje forkikataj kaj anstataŭataj de [[apostrofo]] pro belsoneco.