Monaĥejo Pfäfers: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 3:
 
==Historio==
Laŭ la kroniko de Hermann la lamulo de [[Reichenaŭ]] la monaĥejo estis fondita en la jaro [[731]]. La unuaj monaĥoj venis el la [[Monaĥejo Reichenaŭ]]. La legendo rilatigas la fondon de la monaĥejo al la migranta episkopo kaj posta sanktulo [[Pirmin]]. La abatejo estis unuan fojon dokumente menciita en la jaro [[762]]. Apud la episkopa urbo [[Koiro]] la Monaĥejo Pfäfers dum [[mezepoko]] fariĝis la plej grava eklezia centro de [[Retio|Koira Retio]]. La monaĥejo fondis multnombrajn preĝejojn en la regiono kaj posedis bienojn vaste disdonitajn inter [[Sudtirolo]] kaj [[Baden-Virtembergo]]. En la jaro [[840]] la imperiestro [[Lotaro]] koncedis al Pfäfers la liberecon elekti sian abaton. Imperiestro [[Ludoviko la infano]] donacis la abatejon en la jaro [[905]] al la episkopo Salomo la 3-a, kiu samtempe estis abato de la [[Monaĥejo Sankt-Galo]]. Sekvis jardeka kverelo inter la Sankt-Galo kaj Koiro pri la posedo de la Abatejo Pfäfer. La imperiestro [[Oto la 1-a]] konfirmis en la jaro [[949]] denove la liberecon por elekti la abaton, kial la Abatejo Pfäfers gardis sian sendependecon.
 
En la jaro [[1665]] la monaĥejo estis detruita de inscendio. Sekvis la konstruo de la nova baroka konstruaĵo. En la jaro [[1734]] estiĝis kverelo, ĉar [[Zuriko]] rifuzis la konfirmon de la abato. Enketokomisiono tiam eltrovis, ke pluraj el la imperiestraj dokumentoj, kiuj koncedis privilegiojn kaj liberecojn al la monaĥejo, estis falsigoj. En la jaro [[1794]] okazis ribelo de la servutoj kontraŭ la abatejo. Post la enmarŝo de la franca armeo en la jaro [[1798]] la monaĥejo estis dumtempe malfondita, sed ĝi estis reinstalita post la findo de la [[Helveta Respubliko]] en la jaro [[1803]]. Pro la katastrofa financa situacio la lasta abato ''Plazidus Pfister'' en la jaro [[1838]] devis peti la papon por mondigo de la monaĥejo, kiu en la sama jaro per decido de la granda kantona konsilio de Sankt-Galo estis malfondita.