Jaroslav Mařík: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Post likvido de AEĈSR kaj EK Praha li funkciis kiel gvidanto de la interes-rondeto "[[Esperantista Klubo en Praho]]" (rezigno en [[1962]] pro netolereblaj ĝenadoj flanke de la sekreta ŝtata polico). En [[1968]]-[[1969]] li prezidis la Preparkomitaton de [[ĈEA|Ĉeĥa E-Asocio]] kaj en tiu funkcio li en la [[27-a de januaro]] [[1969]] "solene" transprenis en la ministerio de internaj-aferoj la permeson (aprobitan statuton) por lanĉi [[ĈEA]]. Kiel estrarano de [[ĈEA]] li poste laboris ĝis [[1977]].
 
Inter la esperantistoj konata kiel "[[marŝanta enciklopedio pri la movado]]". Aŭtoro aŭ kunaŭtoro de multaj verkoj: ''[[Resuma historio de la Esperanto-Movado]]'' ([[1955]], por SET), ''[[Skizo pri la Esperanto-historio de Ĉeĥoslovakio]]'' (por "[[Esperanto en perspektivo]]" de [[Ivo Lapenna]]), ''[[Kiu kiam?]]'' ([[1987]], memorkalendaro, ĉs. parto), aŭtore kunlaboris kaj kompletigis la ''[[Historion de la Esperanto-Movado en Ĉeĥoslovakio]]'' de S. Kamaryt ([[1983]]); preparis ''Aldonon de novaj terminoj'' por la "Gran-da vortaro Ĉeĥa-Esperanta" de fratoj Filip (1949) kaj esperantigis la ''Fremdlingvan korespondadon por filatelistoj'' (1962) de d-ro P. Kucharský kaj komercan terminaron ''Alilandano antaŭ vendotablo'' de Z. Hubka.
 
Male en la ĉeĥan lingvon li tradukis la ''Armean terminaron'' de E. D. Durant (1948) kaj ''Suplementon de Plena Vortaro'' de G. Waringhien (1959, en manuskripto).