Kató Lomb: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
ligiloj
Linio 1:
'''D-ro LOMB Kató''' ([[Pécs]], [[8-a de februaro]] [[1909]] – [[Budapeŝto]], [[9-a de junio]] [[2003]]) hungara interpretistino, tradukistino, genio de lingvoj, unu el la unuaj sinkronaj[[Interpretado (tradukado)#Samtempa interpretado|samtempaj interpretistoj]] de la mondo.
 
Komence ŝi doktoriĝis pri fiziko kaj kemio, sed pro sia interesiĝo ŝi baldaŭ turnis sin al la lingvoj. Ŝi interpretis en naŭ aŭ dek lingvoj (en kvar eĉ sen preparado), kaj ŝi tradukis fakliteraturon kaj legis beletron en ses lingvoj. Ŝi povis kompreni ĵurnalismon en dek unu pluaj lingvoj. Kiel ŝi esprimis sin, ŝi perlaboris monon entute per dek ses lingvoj ([[angla lingvo|anglan]], [[bulgara lingvo|bulgaran]], [[ĉina lingvo|ĉinan]], [[dana lingvo|danan]], [[franca lingvo|francan]], [[germana lingvo|germanan]], [[hebrea lingvo|hebrean]], [[hispana lingvo|hispanan]], [[itala lingvo|italan]], [[japana lingvo|japanan]], [[latina lingvo|latinan]], [[pola lingvo|polan]], [[rumana lingvo|rumanan]], [[rusa lingvo|rusan]], [[rutena lingvo|rutenan]], [[slovaka lingvo|slovakan]], ne kalkulante ŝian denaskan [[hungara lingvo|hungaran]]). Ŝi lernis ĉi tiujn lingvojn plejparte el propra forto, kiel [[aŭtodidakto]]. Ŝi preferis nomi sin kiel "lingvisto" (kontraste al "lingvoscienculo"), aludante al tia homo, kiu por praktikaj celoj, por satigi sian interesiĝon alproprigas multajn lingvojn.
 
Laŭ sia propra raporto, ŝian longan vivon lumigis fakte ne la lingvokono, sed la lingvolernado. Ties ĝojon ŝi provis transdoni al pli novaj generacioj en siaj verkoj, eldonitaj kelkfoje, en (radioelsendaj kaj presitaj) intervjuoj kaj en interparoloj. Kiel interpretisto ŝi vizitis ĉiujn kvin kontinentojn, montris sin en kvardek landoj de la mondo, kaj raportis pri la travivaĵoj kaj aventuroj dum siaj vojaĝoj en aparta libro (''Interpretisto ĉirkaŭ la mondo'').