Helveta Respubliko: Malsamoj inter versioj

280 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
[[Image:Republiquehelv.svg|thumb|200px|rhigt|Flago de la Helveta Respubliko]]
La '''Helveta Respubliko''' deklariĝis la [[12-a de aprilo|12-an de aprilo]] [[1798]] post la okupo de la teritorio de la malnova [[Svisa Ĵurkomunumo]] far la trupoj de [[Napoléon Bonaparte|Napoleono]]. Ĝi ekzistis nur 5 jaron ĝis la [[10-a de marto]] [[1803]]. La Helveta Respubliko estis kvazaŭ eksporto de la [[franca revolucio]] al [[Svislando]]. Ĝi metis finon al la feŭda kaj ofte tirana regado de la nobelaj dinastioj de la malnovaj lokoj [[Glaruso]], [[Ŝvico]], [[Urio]], [[Obvaldo]] kaj [[Nidvaldo]] kaj de la urboj [[Lucerno]], [[Zuriko]], [[Berno]], [[Bazelo]] kaj [[Friburgo]], kaj de la [[Princabatejo Sankt-Galo]].
 
Kvankam la Helveta Respubliko ekzistis nur tre mallonge, ĝia ekzisto komplete modifis la historion de Svislando. Dum la epoko de la Helveta Respubliko por la unua fojo Svislando posedis [[Konstitucio|konstitucion]] kaj tiel naskiĝis la ideo de tutsvisa ŝtato. Post la malvenko de Napoleno restariĝis por kelkaj jaroj la malnova [[Svisa Ĵurkomunumo]], sed dum [[Eŭropo]] militis en [[1848]] preskaŭ ne rimarkita de la ceteraj eŭropanoj estis kreita la moderna [[Svisa Konfederacio]], kiu kombinis la ideojn de la Helveta Respubliko kun la principoj de [[federacio|federala ŝtato]].