Helveta Respubliko: Malsamoj inter versioj

115 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
La '''Helveta Respubliko''' deklariĝis la [[12-a de aprilo|12-an de aprilo]] [[1798]] post la okupo de la teritorio de la malnova [[Svisa Ĵurkomunumo]] far la trupoj de [[Napoléon Bonaparte|Napoleono]]. Ĝi ekzistis nur 5 jaron ĝis la [[10-a de marto]] [[1803]]. La Helveta Respubliko estis kvazaŭ eksporto de la [[franca revolucio]] al [[Svislando]]. Per la '''Helveta Revolucio''' ĝi metis finon al la feŭda kaj ofte tirana regado de la nobelaj dinastioj de la malnovaj lokoj [[Glaruso]], [[Ŝvico]], [[Urio]], [[Obvaldo]] kaj [[Nidvaldo]] kaj de la urboj [[Lucerno]], [[Zuriko]], [[Berno]], [[Bazelo]] kaj [[Friburgo]], kaj de la [[Princabatejo Sankt-Galo]].
 
La ĝis tiam servutaj teritorio de la [[Svisa Ĵurkomunumo]] per la Helveta Revolucio liberiĝis de jarcenta tiraneco. La homoj en la kamparaj vilaĝoj starigis liberecarbojn kaj bonvenigis la rancajn trupojn de [[Napoléon Bonaparte|Napoleono]] kiel liberigantoj. Estis deklarita la Helveta Respubliko kiel unua nedisigebla tutsvisa ŝtato. Kiel adimnistraj subdividoj estiĝis tuta serio da novaj kantonoj kiel [[Kantono Linth]], [[Kantono Säntis]] kaj [[Kantono Baden]], tute laŭ la franca modelo. Tiun ĉi epokon de la svisa historio oni nomas kutime '''Helvetikon'''.
 
Kvankam la Helveta Respubliko ekzistis nur tre mallonge, ĝia ekzisto komplete modifis la historion de Svislando kaj por ĉiam influegis la svisan ŝtaton. Dum la epoko de la Helveta Respubliko por la unua fojo Svislando posedis [[Konstitucio|konstitucion]] kaj tiel naskiĝis la ideo de tutsvisa ŝtato. Post la malvenko de Napoleno restariĝis por kelkaj jaroj la malnova [[Svisa Ĵurkomunumo]], sed dum [[Eŭropo]] militis en [[1848]] preskaŭ ne rimarkita de la ceteraj eŭropanoj estis kreita la moderna [[Svisa Konfederacio]], kiu kombinis la ideojn de la Helveta Respubliko kun la principoj de [[federacio|federala ŝtato]].
 
Kvankam la Helveta Respubliko ekzistis nur tre mallonge, ĝia ekzisto komplete modifis la historion de Svislando. Dum la epoko de la Helveta Respubliko por la unua fojo Svislando posedis [[Konstitucio|konstitucion]] kaj tiel naskiĝis la ideo de tutsvisa ŝtato. Post la malvenko de Napoleno restariĝis por kelkaj jaroj la malnova [[Svisa Ĵurkomunumo]], sed dum [[Eŭropo]] militis en [[1848]] preskaŭ ne rimarkita de la ceteraj eŭropanoj estis kreita la moderna [[Svisa Konfederacio]], kiu kombinis la ideojn de la Helveta Respubliko kun la principoj de [[federacio|federala ŝtato]].
 
[[Kategorio:Historio de Svislando]]