Vilma Sindona Eichholz: Malsamoj inter versioj

e
sen resumo de redaktoj
e
Post fuĝo el Silezio dum la fino de la dua mondmilito ĝi ekkonis Rüdiger Eichholz en okcidenta Germanio kaj edziniĝis kun li. Komence de la 1950-aj jaroj la paro elmigris al Kanado, kie naskiĝis tri infanoj, kiujn la geedzoj edukis kiel [[denaskuloj|denaskulojn]]. En la 1990-aj, post la fino de la soveta bloko, ĝi instruis Esperanton i.a. en [[Kaliningrado]] (iama Kenigsbergo).
 
Vilma Eichholz verkis kompleksan rektmetodan kurson por infanoj, ''En novan mondon'' (1984), kaj anglalingvan broŝuron pri justa dulingveco en Kanado (1982), kompilis kun sia edzo [[Rüdiger Eichholz|Rüdiger Eichholz]] la ampleksan artikolaron ''[[Esperanto in the Modern World]]'' (Esperanto en la moderna mondo) (1982), kaj kreis instruajn kartludojn. Ŝi multe subtenis la terminarajn laborojn de la edzo kaj ekzemple reviziis la malneton de la [[Esperanta Bildvortaro]] (aperinta en 1988). Ŝi ankaŭ mem verkis pri "neologismoj" kaj pri "seksa diskriminacio" en Esperanto.
 
Ŝi estis dumviva membro de [[Universala Esperanto-Asocio]] kaj delegito pri ĝardenkulturo.
1 877

redaktoj