'''Zalău''' zalaŭ[zaləŭ] (hungare '''Zilah''' [zila], germane: '''Waltenberg''', ''Zillenmarkt'') estas urbo en [[Rumanio]] ĉe la nordokcidenta piedo de Meseş-monto laŭ la rivereto Zalău okcidente de [[Şimleu Silvaniei]]. Ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto [[Sălaj]]. Administre apartenas al ĝi [[Stâna]]. En la ĉefplaco de la urbo staras la skulptaĵo de [[János Fadrusz]] pri [[Miklós Wesselényi]]. Tie maturdiplomiĝis [[Endre Ady]]. La kolegio Wesselényi, kie li lernis 4 jarojn kaj konsideris ĝin kiel sia plej favorita lernejo. Ĝia nomo estas nun ''Liceo Ady Endre''.