Monpregado: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|Pregomaŝino el la 19a- jc. '''Monpregado''', '''monstampado''' estas produktado de pagvaloraj moneroj, sur kiu numeroj aŭ aliaj simboloj, surskr...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:35, 13 jun. 2008

Monpregado, monstampado estas produktado de pagvaloraj moneroj, sur kiu numeroj aŭ aliaj simboloj, surskriboj validigas valoron de la monero.

Pregomaŝino el la 19a- jc.

La teknologio samas jam ekde ĉ. 2000 jaroj. Oni gravuras bildon sur la reversa (karaktro el la greka) substampilo, kiu iĝas negativa bildo. Oni kuŝigas tiun substambilon sur amboso aŭ alia lignobloko kaj metas sur ĝin metalpecon (oro, arĝento, kupro aŭ alojoj). Oni prenas la metalpecon per ten-ĉizilo, en kiun oni same gravuris bildon (reverso).

La maŝinigo de la monpregado komenciĝis en la 16-a jarcento, fine de la 18-a jc. aperis la vapormaŝino en la pregado, tiuj maŝinoj povis pregi 60 monerojn en unu minuto.

Per la plej novaj metodoj de Klaus Jopp, oni povas pregi antaŭpreparitajn metalbendojn kaj produktis 20.000 monerojn je minuto.

Oni tre malofte fandis monerojn, konata estas la romia As, la ĉinaj moneroj kaj la keltaj ĉielarkaj ŝlosiletoj.