[[Image:Karlův most.jpg|250px|thumb|Karola ponto kaj Malnova urbo de Prago]]
[[Image:Prague - Charles Bridge.jpg|200px|thumb|right|Karola ponto vidita de [[Petřínská rozhledna]] - elrigarda turo]]
'''KarolaPonto pontode Karolo''' ({{lingv|cz|e}} ''Karlův most'') estas fama historia [[ponto]] super la rivero [[Vultavo]] en [[Prago]].
KarolaPonto pontode Karolo estis konstruita laŭ ordono de imperiestro [[Karolo la 4-a (Sankta Romia Imperio)|Karolo la 4-a]] ([[1357]]) surloke de pli malnova ŝtona ponto de reĝino Judita. Ĝi estis finkonstruita proksimume je komenco de la [[15-a jarcento]]. La konstrulaboron supervidis la fama arkitekto, aŭtoro de la [[katedralo de sankta Vito|Sankta Vito-katedralo]], [[Petr Parléř]]. La ponto estas 520 m longa kaj 10 m larĝa, el sabloŝtono, kun 16 pontarkaĵoj. La Malnovurba pontoturo, konstruita de Petr Parléř en la dua duono de la [[14-a jarcento]], fieras per sia skulpta ornamaro el la fino de 14-a jarcento (la flanko rigardanta al la Kruckavalira placo); la statuoj de ambaŭ konstruantoj de la ponto, Karolo la 4-a kun lia filo [[Venceslao la 4-a]] kaj de sanktuloj [[sankta Adalberto|Adalberto]], [[sankta Vito|Vito]] kaj [[sankta Sigismundo|Sigismundo]], apartenas al la plej bonaj skulptaĵoj de tiu epoko en Eŭropo.