Solresolo: Malsamoj inter versioj

8 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
e
 
 
==Historio==
 
'''Solresol''' /sore'sol/ estas apriora artefarita helplingvo verkita de [[Jean François Sudre]] ([[1787]]-[[1862]]). Li komencis prilabori ĝin en [[1817]]. En [[1827]], li prezentis la projekton al [[Académie des Beaux-Arts]] de [[Parizo]]. La [[Institut de France]] aprobis ĝin en [[1827]], [[1833]], [[1839]] kaj en [[1856]]. Ankaŭ multaj provincaj [[akademio]]j de [[Francio]] favoris al ĝi. En la [[Internacia ekspozicio]] de Parizo [[1855]] Sudre estas premiita per dek mil [[franko]]j, kaj en Internacia ekspozicio de [[Londono]] [[1862]] li ricevis honoran [[medalo]]n.
Ĝi havis siatempe iom da sukceso, [[Napoleono la 3-a]] iomete interesiĝis pri Solresol kaj, laŭdire, stipendiis Sudre, ankaŭ [[Victor Hugo]], [[Alphonse de Lamartine]], kaj aliaj interesiĝis pri ĝi, sed ĝi estis rapide forgesita pro la sukceso de aliaj lingvoj : [[Volapük]] kaj poste [[Esperanto]]. Solresolo estas grava por la historio de planitaj lingvoj laŭ multaj vidpunktoj: ĝi estis la unua artefarita lingvo kies projekto estis serioze atentata de la publiko, ĝi estis pionira en la ideo pri modernaj interlingvoj kaj, fine, estis la unua interlingvo kiu havis parolantojn. La finan projekton la vidvino de Sudre publikigis nur en [[1866]], eble, pro tio, la ĝenerala publiko konis ĝin tro malfrue.
 
==Priskribo==
 
Solresol uzas [[alfabeto]]n el sep simboloj, nome la sep tonojn de la baza [[solfeĝo]], de kiuj venas ankaŭ la (parola) nomo de la lingvo (Sol-Re-Sol). Per la solfeĝaj tonoj eblas zumi aŭ fajfi la lingvon aŭ ludi ĝin per muzika instrumento; uzante la latinliterajn nomojn (Do, Re, Mi, Fa, Sol, La, Si) eblas skribi la lingvon. Oni rajtas mallongigi forlasante la lastan literon (Solresol → Sorso). [[Louis Couturat]] diris, ke Sudre agis kiel homo kiu "kreis biciklon, kiu ankaŭ servas kiel boato".
Nombroj (1-10): redodo, remimi, refafa, resolsol, relala, resisi, mimido, mimire, mimifa, mimisol.
 
==Eksteraj Ligiloj==
*[http://www.ptialaska.net/~srice/solresol/solresol.htm GRAMMAIRE DU SOLRÉSOL ou Langue Universelle] (france).
 
* [http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&find_code=WRD&adjacent=N&request=solresol&x=5&y=6 Verkoj pri Solresolo] en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]
 
==Bibliografio==
 
Rapports sur la langue musicale : inventée par M. F. Sudre, approuvée par l'Institut royal de France et opinion de la presse française, belge et anglaise sur les différentes applications de cette science.<br>
1 877

redaktoj