Monfalsado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Iom pli vikiigis
Linio 33:
* La monfalsisto Emanuel Ninger estis kondamnita al 6 jaroj de prizono kaj 1 dolaro de monpuno pro monfalsado de 50-dolaraj monbiletoj. La juĝo konsideris la fakton, ke li memstare desegnis ĉiun monbileton kaj tiu laboro estis ege granda.
* En [[mezepoko]] en [[Eŭropo]] oni uzis jenan metodon por kontroli, ĉu la homo okupiĝis pri monfalsado aŭ ne: oni metis la suspekto-elvokan moneron en unu manon de li, kaj en la duan la ruĝe varmigitan fero-stangon. La komisiono atente priesploris la vizaĝon de la homo -- la reago al la monero, se tiu estis falsita, devis esti la sama, kiel okaze de varmega ferostango.
* Por protekti unuajn paperajn monbiletojn kontraŭ falsado oni presis multajn fajnajn ornamaĵojn sur ili kaj uzis specialajn [[tiparo]]jn por teksto. En Suda Karolino, ekzemple, la anglaj vortoj estis presitaj per [[hebrea alfabeto|hebrea]] kaj [[greka alfabeto|helena alfabeto]].
* En [[Pensilvanio]] por protekti monbiletojn oni presis la nomon de la ŝato kun diversaj eraroj sur monbiletoj kun diversa valoro. La falsaĵo kutime estis presita kun korektita teksto.
* En mezepoko oni ne tranĉis monbiletojn, sed ŝiris ilin, kaj la parto de monbileto restis en speciala storejo. Poste oni povis ĉiam kontroli, ĉu la monbileto estas valida, per komparo de la ŝiro sur la bileto kaj sur ties parto el storejo -- ili ja devis kompletigi unu la alian.
* En la 60-aj jaroj de 19-a jarcento multaj ŝataj preferis simple aĉeti la ilojn de monfalsistoj. [[Usono|Usona]] administrado iam tute senskandale aĉetis la tutan kontraŭleĝan mon-fabrikon kontraŭ 25 mil usonaj dolaroj.
* Sur la unuaj monbiletoj en Kanado[[Kanadio]] oni presis specialajn magiajn parolojn de sorĉistoj kaj ŝamanoj, kiujn kutimaj homoj neniam kuraĝus kopii pro timo alvoki la koleron de malicaj spiritoj.
* En [[Turkio]] oni decidis, ke se oni volas presi sian propran monon, oni faru tion legale. Nun ĉiu deziranto rajtas presi sian propran monon, se tiu havas specialan [[licenco]]n.
* Administrado de [[Irako]] decidis tute aboli akvosignojn kaj protektajn fadenojn en sia monbiletoj, uzante anstataŭe la imitaĵojn. Nun oni povas tuj identigi la falsadon, se la monbileto havas veran akvosignon kaj fadenon.