Cecil Charles Goldsmith: Malsamoj inter versioj

mortodato kaj kompletigo
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
(mortodato kaj kompletigo)
(mortodato kaj kompletigo)
 
'''Cecil Charles GOLDSMITH''', (naskiĝis la [[16-a de novembro|16-an de novembro]] [[1889]] en [[Gloucester]], mortis la [[2-a de marto|2-an de marto]] [[1972]]) estis angla esperantisto, organizanto, iama direktoro de [[Centra Oficejo de UEA]].
 
Edukiĝis ĉe la teknika lernejo kaj la universitato en [[Birmingham]]. Oficiro en la brita armeo dum la [[Unua Mondmilito|granda milito]]; vundita en Francujo. Sekr. de Birmingham ES kaj Mezlanda EF dum multaj jaroj. Administranto de BEA, sekr. de la Brita Teritorio de UEA, direktoro kaj sekr. de The Esperanto Publishing Co. Ltd.; sekr. de la britaj Esperanto-kongresoj en Birmingham 1920, [[Leamington]] l923, [[Canterbury]] 1929 kaj Birmingham 1931. den. sekr. de la 23-a UK en [[Oxford]], 1930. Organizis multajn Esperanto-karavanojn al diversaj landoj.
Esperanto multon ŝuldas al li. Ĝis la lasta sekundo de sia vivo li laboris por la lingvo. Li faris stimulan paroladon pri Esperanto apud [[Sydney]], [[Aŭstralio]], kaj, dum li respondis al demandoj, subite kolapsis morta.