Koltordulo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
korektoj
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
 
==Priskribo==
La morfologio estas taŭga por sia medio, kio inkludas longan [[kranio]]n kiu gastas tre moveblan kaj longan langon, kio permesas al ili elpreni la [[larvo]]jn de [[insekto]]j, ĉefe [[formiko]]j, el kiuj ili nutras sin post trabori la [[durameno]]n de la trunkoj de la arboj. Ties [[zigodaktilio|zigodaktiliaj]] piedoj, tio estas, ke ili havas du antaŭajn kaj du malantaŭajn fingrojn, malajn, permesas al ili alkroĉi al elstaraĵoj de trunkoj, kaj al malgrandaj branĉoj. Kiel ĉe aliaj samfamilianoj, sed ili malhavas la rigidajn vostoplumojn kiuj permesas al aliaj grimpi surtrunke kaj pro tio ili estas pli ofte surbranĉe anstataŭ surtrunke.
 
La strukturo de la beko estas diferenca el tiu de la veraj pegoj, kiel, ekzemple, la membroj de la genro ''[[Dendrocopos]]''. Ĉikaze ties formo estas diferenca (malpli longa kaj malpli akra), kaj ties efiko traboranta pli malgranda; fakte, la birdoj de ''Jynx'' kutimas uzi jam boritajn truojn anstataŭ trabori ili mem.
 
La du specioj de la genro, ''[[Jynx torquilla|J. torquilla]]'' kaj ''[[Jynx ruficollis|J. ruficollis]]'', posedas kamuflajn plumarojn, malmulte allogajn, kun grizaj kaj brunaj nuancoj.
Linio 31:
 
[[nesto|Nestumas]] ili en truoj, kutime iam faritaj de la specio ''[[Dryocopus martius]]''; ĉe ''J. torquilla'', kutime unu fojon jare, kaj la ovodemetado estas el sep al dek blankaj [[ovo (biologio)|ovoj]].
 
Tiu [[birdo]] ricevas sian nomon el sia kapablo por turni sian kapon preskaŭ 180 gradojn. Se ĝenite ĉeneste, la birdo uzas kapomovon kiel de [[serpento]] kiel minaco. Tiu stranga kutimo kauzis sian uzadon en [[sorĉado]], per surmeto de koltordulo sur iu.
==Specioj==
Estas la jenaj du specioj:
*[[Eŭrazia koltordulo]], ''Jynx torquilla''
*[[Ruĝgorĝa koltordulo]], aŭ Ruĝbrusta koltordulo, ''Jynx ruficollis''
 
[[Image:Jinxtorquilla.jpg|thumb|left|300px|Eŭrazia koltordulo]]
 
 
==Taksonomio==