Vercors (montomasivo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e Robot - Replacing image Vercors Ambel.jpeg with Vercors Ambel.jpg
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e Robot - Replacing image Gufo.jpg with Uhu-muc.jpg
Linio 112:
Precipe sur la krutaj deklivoj el rifkalko aktivas [[reĝa aglo]], [[migra falko]], [[gufo]], [[alpa apuso]], [[klifa hirundo]] kaj la [[murgrimpulo]] (''Tichodroma muraria''), kiu nur malofte flugas. Kiel sola granda mamulo troveblas tie la [[ibekso]] (aŭ alpa kapro), denove alhejmigita en la 90-aj jaroj.
 
En la pli altaj situoj de Vercors okupas niĉon [[Funebra strigo]] (''Aegolius funereus'') [[akcipitro]] (''Accipiter gentilis''), [[Alciono]] (''Alcedo Atthis'') [[bonazio]] (tetrao) (''Bonasa (Tetrastes) bonasia)'', [[picea krucbekulo]] (''Loxia curvirostra'') kaj [[nigra pego]]. [[dosiero:gufoUhu-muc.jpg|250px|left|thumb|gufo]] Fakuloj sukcesis reporti ĉi tien la [[Gipaeto|barban vulturon]] (''Gypaetus barbatus'') kaj la [[monaĥvulturo]]n (''Aegypius monachus'') kaj ili denove alhejmiĝis en la jaroj ĉirkaŭ [[2000]]. En la pli altaj lokoj troveblas ankoraŭ [[nuksrompulo]] (''Nucifraga caryocatactis''), [[noktuo]] (Athene ''noctua'') kaj [[tetro]] (''Lyrurus tetrix''), kiu ornamas la emblemon de ’Parc Régional’, krom tiuj denove alhejmiĝis ankaŭ [[neĝoleporo]] kaj [[marmoto]]. Raraĵo iĝis la [[apolopapilio]] (''Parnassius apollo''), kies raŭpoj manĝas [[sedo]]n (''Sedum''), planto kiu estas ekipita per dikaj, karnecaj folioj kaj kreskas ankoraŭ en la supra parto de la montaro. Iom pli malalte troveblas ankoraŭ [[ĉamo]], [[muflono]] kaj [[cervo]] ankaŭ [[reptilio]]j kiel [[ringa kolubro]] (''Natrix natrix''), [[viperkolubro]] (''Natrix maura'') kaj [[bufo]] (''Bufo bufo'').
 
Grandan specioriĉecon montras la pli malaltaj, varmaj lokoj: [[kernrompulo]] (''Coccothraustes coccothraustes''), [[ruĝdorsa lanio]] (''Lanius collurio''), [[abelmanĝulo]] (''Merops apiaster''), [[oriolo]] (''Oriolus oriolus''), [[pego]], noktuo, [[malgranda orelstrigo]] (''Otus scops''), [[Nigra milvo]] (''Milvus migrans''), [[ruĝa milvo]] kaj en la akvoriĉaj malataĵoj la [[fiŝaglo]], [[marĉa cirkuo]] (''Circus aeruginosus''), [[ĉetio]] (''Cettia cetti'') kaj la denove alhejmiĝinta [[kastoro]]. [[Arbara kolubro]] (''Elaphe longissima'') kaj [[verda lacerto]] ŝatas same la sudflankan varmon.