Pulva konspiro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sl:Smodniška zarota
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
La konspiruloj, gviditaj de [[Guy Fawkes]], riproĉis al la [[Anglikanismo|anglikana]] reĝo Jakobo la 1-a lian netoleremon koncerne siajn samreligianojn, sed ankaŭ koncerne [[Puritanismo|puritanojn]]. La konspiro estis tamen malkaŝita de katolika lordo, amiko de Guy Fawkes, ĉar li ricevis leteron konsilante al li ne ĉeesti la ceremonion. La keloj de la palaco estis serĉfositaj de la gardistaro, kaj oni trovis la [[pulvo]]n dediĉitan al la atenco. Guy Fawkes estis arestita, kiam li pretiĝis ekflamigi 36 barelojn da pulvo. Ĉiuj konspiruloj devis fuĝi, aŭ estis pendumitaj aŭ dismembrigitaj.
 
La supozita plano de tiuj katolikaj ekstremuloj, estritaj de Robert Catesby, estis anstataŭi Jakobon per lia filino Elizabeto, kiun ili esperis konverti al la romkatolikismo. Per reĝa apogo kaj turno al la obeo al Romo, la tuta Anglio povus esti rekatolikigita. La malkaŝo de la Pulva konspiro provokis popolan senton, kiun Salisbury profitis por atingi el la Parlamento fonduson pli grandajn ol tiuj kiujn estis ricevinta la reĝino Elizabeto.<ref>Croft, p 64.</ref>
 
Teorio de kelkaj historiistoj, asertas, ke la pulva komploto estis lerte imagita de Robert Cecil, aŭ ke almenaŭ antaŭsciis pri ĝi kaj permesis ties disvolvigon, nur por "malkaŝi ĝin" kaj finigi ĝin lastmomente. Tiu teorio konkludas ,ke la plano de Robert Cecil estis krei senton de nacia unuiĝo kiu permesis, ke la Parlamento akceptu doni al la Reĝo la monkvanton kiun tiu estis petinta. Se tiu teorio estus prava, Guy Fawkes kaj sia kolegoj estus simplaj ludantoj en multe pli grava ludo.
== Nokto de Guy Fawkes ==
 
Linio 20 ⟶ 23:
* [[Andreas Eudaemon-Joannes]]
* [[Thomas Harriot (pulva konspiro)|Thomas Harriot]]
 
==Notoj==
<references/>
 
[[Kategorio:Historio de Britio]]