Eŭrazia koltordulo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
La morfologio estas taŭga por sia medio, kio inkludas longan [[kranio]]n kiu gastas tre moveblan kaj longan langon, kio permesas al ili elpreni la [[larvo]]jn de [[insekto]]j, ĉefe [[formiko]]j, el kiuj ili nutras sin post trabori la [[durameno]]n de la trunkoj de la arboj. Ties [[zigodaktilio|zigodaktiliaj]] piedoj, tio estas, ke ili havas du antaŭajn kaj du malantaŭajn fingrojn, malajn, permesas al ili alkroĉi al elstaraĵoj de trunkoj, kaj al malgrandaj branĉoj. Kiel ĉe aliaj samfamilianoj, sed ili malhavas la rigidajn vostoplumojn kiuj permesas al aliaj grimpi surtrunke kaj pro tio ili estas pli ofte surbranĉe anstataŭ surtrunke.
[[Dosiero:Jinxtorquilla.jpg|350px|thumb|left|Eŭrazia koltordulo]]
Tiu specio estas 16 aŭ 17 cm longa, kun enverguro de 25 ĝis 27 cm kaj pezo de 30 ĝis 45 g. La strukturo de la beko estas diferenca el tiu de la veraj pegoj, kiel, ekzemple, la membroj de la genro ''[[Dendrocopos]]''. Ĉikaze ties formo estas diferenca (malpli longa kaj malpli akra), kaj ties efiko traboranta pli malgranda; fakte, la birdoj de ''Jynx'' kutimas uzi jam boritajn truojn anstataŭ trabori ili mem.
 
Tiu ĉi specio posedas kamuflajn plumarojn, malmulte allogajn, kun grizaj kaj brunaj nuancoj; ĉar tre ofte ili surgrundas, ili similaspektas al [[kaprimulgoj]]. La [[plumaro]] ŝajnas bruna el malproksimo, deproksime videblas [[bildo]]j. La [[dorso]] kaj la longa rondoforma fino de la [[vosto]] estas griza, kion makulas brunaj kaj flavaj makuletoj, strioj. La ventro estas argilflava kun grizbrunaj strioj, la brusto estas pli bruneca (kio en la alia specio samgenra estas ruĝeca); la kapo estas grizeca kaj en vosto estas horizontalaj malhelaj strioj. La plej kara eco estas malhela larĝa strio de la subokulo malantaŭen al la nuko.
==Kutimoj==
[[nesto|Nestumas]] ili en truoj, kutime iam faritaj de la specio ''[[Dryocopus martius]]''; ĉe ''J. torquilla'', kutime unu fojon jare, kaj la ovodemetado estas el sep al dek blankaj [[ovo (biologio)|ovoj]].
Linio 27:
Tiu [[birdo]] ricevas sian nomon el sia kapablo por turni sian kapon preskaŭ 180 gradojn. Ĝi ofte tordas la kolon - kun hirtigitaj krestecaj kapoplumoj - tien-reen. Se ĝenite ĉeneste, la birdo uzas kapomovon kiel de [[serpento]] kiel minaco. Tiu stranga kutimo kauzis sian uzadon en [[sorĉado]], per surmeto de koltordulo sur iu.
 
La koltordulo estas malofte videbla birdo, oni povas plej ofte nur ĝian voĉon aŭdi. La [[voĉo]] estas nazeca, tipa kanto de la membroj de la familio Pegedoj. Ĝi serĉ-nutras saltante sur la grundo, manĝas [[insekto]]jn, [[formiko]]jn, formikajn ovojn (tiujn lastajn ĝi kaptas per longa, glueca [[lango]]), arakidojn, berojn.
 
Ĝi sidas sur la branĉoj kruce, sur la arbotrunko kroĉiĝas kiel pego.
Linio 34:
==Disvastiĝo==
Ĝi estas migranta birdo. Tio signifas, ke ili reproduktiĝas en mezvarmaj regionoj de [[Eŭropo]] (escepte sudaj [[Iberio]] kaj [[Grekio]], [[Brita insularo]] kaj norda [[Skandinavio]]) kaj de [[Centra Azio]] tra [[Mongolio]] al [[Manĉurio]] kaj nordaj [[Ĉinio]] kaj [[Japanio]]. La specio migras suden vintre al subsahara [[Afriko]] en zono ĉe [[Sahelo]] kaj iom pli sube el [[Senegalo]] al [[Etiopio]], kaj en Azio en [[Barato]], sudorientaAzio kaj suda Japanio.
 
==Listo de subspecioj==
* ''Jynx torquilla chinensis'' Hesse, 1911
* ''Jynx torquilla himalayana'' Vaurie, 1959
* ''Jynx torquilla mauretanica'' Rothschild, 1909
* ''Jynx torquilla sarudnyi'' Loudon, 1912
* ''Jynx torquilla torquilla'' Linnaeus, 1758
* ''Jynx torquilla tschusii'' O. Kleinschmidt,1907
 
[[Kategorio:Pegedoj]]