Kurona duoninsulo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{PLA}}
 
{{HeredajxoHeredaĵo de UNESKO}}
La '''Kurona Duoninsulo''' - [[litova lingvo|litove]] '''Kuršių nerija''', [[germana lingvo|germane]] '''Kurische Nehrung''', [[rusa lingvo|ruse]] '''Куршская коса''' - estas mallargxa teritorio inter [[Klaipėda]] ([[germana lingvo|germane]] gxis 1923 ''Memel'') en [[Litovio]] kaj [[Lesnoje]] ([[germana lingvo|germane]] gxis 1945 ''Sarkau'', prononco "'''Zar'''kaux", [[litova lingvo|litove]] ''Sarkuva'') en eksa [[Orienta Prusio]], la hodiauxa [[regiono Kaliningrado]] apartenanta al [[Rusio]]. De nordo al sudo la duoninsulo longas 98 kilometrojn, el kiuj hodiaux 52 apartenas al Litovio kaj 46 al Rusio. De okcidento al oriento gxi cxie largxas malpli ol 4 kilometrojn: la plej largxa loko, 4 kilometrojn norde de [[Nida]], ampleksas 3,8 kilometrojn, la plej mallargxa, cxe Lesnoje, 380 metrojn. Nur cxe la suda pinto la duoninsulo havas konekton al la Euxropa kontinento: okcidente trovigxas la [[Balta Maro]] kun kontinua plagxo el tre fajna sablo, oriente la '''[[Kurona Laguno]]''' ([[litove]] '''Kuršių marijos''', [[germane]] '''Kurisches Haff'''), en kiun sudoriente enfluas la rivero [[Nemunas]], kaj norde la kontinento kun la havena urbo [[Klaipėda]] proksime videblas. La [[istmo]] inter la maro kaj la laguno cxe Klaipėda largxas proksimume 300 metrojn, kaj teknike estus simple konstrui ponton, sed por limigi la trafikon al la duoninsulo oni konscie rezignas pri tio, tial ke nur du pramo-linioj, inter ili unu nur por piedirantoj kaj nur la dua ankaux por auxtoj kaj kamionoj, ligas la kontinentan parton de Litovio kaj la duoninsulan.