Trukolombo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: cs:Holub domácí
e kja > kaj
Linio 22:
 
==Aspekto==
La '''Trukolombo''' estas ĉirkaŭ 33 cm longa kun enverguro de 63 ĝis 69 cm kjakaj pezo de 250 ĝis 340 g. Ĝi estas la plej malgranda membro de la genro ''Columba'' en Eŭropo. Ili estas ĝenerale malhelgrizaj kun tre '''fortaj nuancoj metalverdaj en la flankoj de la kolo''' kaj pli ĝenerale kaj amplekse '''rozviolaj en brusto'''. La kruroj estas ruĝaj. Dumfluge estas videblaj '''nigraj bordoj de flugiloj kaj vosto'''. Ili vivas ĝis 13 jarojn.
==Kutimoj==
La preferataj lokoj de la Trukolombo estas pli malpli ĉe malferma kamparo, pro tio la specio faras neston en arboj preferinde de '''maldensaj parkoj''' anstataŭ en densaj arbaroj. Ĝi estas komuna en marbordoj kie klifoj havigas truojn, sed ili preferas internajn klifojn, kiel ĉe montoj, abandonitaj ŝtonminejoj, ktp. La flugo estas rapida, per regula frapado, kun eventuala subita flugilfrapo, karaktera de kolomboj ĝenerale.
Linio 32:
La voĉo estas mallonga, akra, ''uŭoo'' tre diferenciga disde la pli melodia kverado de la Ringokolombo; ĝi estas sufiĉe laŭta por esti priskribita kiel hurlo.
==Reproduktado==
Ĝi por pariĝada ceremonio piediras laŭ horizontala branĉo kun pufigita kolo, malaltigitaj flugiloj kaj ventumiligita vosto. Dum cirkloflugado oni vipas la flugilojn. La nesto (kvankam la nesto materialonestomaterialo estas preskaŭ ĉio uzita) estas kutime '''en truo de arbo''' (de tie la nomo de la specio kaj eventuala kaŭzo de ties malpliiĝo kiam oni forhakas malnovajn arbojn), fendo en rokmuro, aŭ eĉ en [[kuniklo|kuniklejo]], sed tiu birdo nestumas ankaŭ en [[Hedero]] aŭ en la dikaj kreskaĵoj ĉirkaŭ la trunkoj de la [[Tilio]]j. Ili uzas ankaŭ [[nestoskatolo]]jn. La ino demetas '''du ovojn''' kaj kovas ilin dum ĉirkaŭ 17 tagojn. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn (unue per kropolakto kaj poste kun aldono de semoj), kiuj ekflugas post unu monato. Povas ekzisti dua aŭ tria ovodemetado, kion la ino preparas kiam la masklo ankoraŭ zorgas la antaŭan idaron.
 
==Referencoj==