Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 14 jaroj
+de:
[[Literaturo]] > [[Germanlingva Literaturo]] > Peter HUCHEL < [[Germana Lingvo]]
----
 
'''Peter HUCHEL''' [pete huĥl] (naskiĝis la [[3-a de aprilo|3-an de aprilo]], [[1903]], mortis la [[30-a de aprilo|30-an de aprilo]], [[1981]]) estis [[Germanio|germana]] poeto.
 
Naskiĝinte apud [[Berlino]], li pasigis sian junaĝon en kampara regiono. De [[1923]] ĝis [[1926]] li studis literaturon kaj filozofion en Berlino, [[Freiburg]] kaj [[Vieno]]. Ekde [[1927]] li vojaĝis dum tri jaroj tra [[Francio]], la [[Balkana Duoninsulo]] kaj [[Turkio]]; reveninte al Berlino li laboris por diversaj literaturaj ĵurnaloj kaj verkis lirikon.
 
Dum la nazia reĝimo li malmulton verkis; eĉ la publikigon de sia unua poemaro ''Der Knabenteich'' li en [[1933]] preventis. Ekde [[1940]] li devis militservi.
 
Post la [[Dua Mondmilito]] Peter Huchel laboris en [[Orienta Berlino]] ĉe radiostacio. Ekde [[1949]] li estis ĉefredaktoro de renoma kultur-revuo, sed pro konfliktoj kun politikaj funkciuloj li en [[1962]] devis forlasi tiun ĉi postenon. En [[1971]] li fine transloĝiĝis de [[GDR]] al [[FRG]]. Li mortis en [[Staufen im Breisgau]], [[Badeno-Vurtembergo]].
 
== Listo de verkoj ==
 
*''Gedichte'' (poemoj, 1948)
*''Chausseen, Chausseen'' (poemoj, 1963)
*''Die Sternenreuse'' (poemoj verkitaj 1925-1947, eld. 1967)
*''Gezählte Tage'' (poemoj, 1972)
*''Die neunte Stunde'' (poemoj, 1977)
 
== En [[Esperanto]] aperis ==
 
*''Soldata tombejo''. - En: ''La muzino'' / eld. [[Rikardo ŜULCO]]. - Paderborn : Esperanto-Centro, 1992
 
[[de:Peter Huchel]]