Membronombroj de UEA: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Superrigardo: Aldonetoj
Linio 3:
==Superrigardo==
 
Entute, la nombro de Individuaj Membroj (IM) estis kutime inter sesmil kaj okmil, kun pinto en la 1920aj jaroj (preskaŭ dekmil) kaj malpintoj post la du mondmilitoj. Fakte, Hodler origine planis la organizon pensante pri multe pli da homoj, por realigo de la praktikaj servoj. Depost 1991, kiam estis portempa maksimumo de 8.071, sekvis malkresko.<ref>Kp. la ĉi-suban grafikaĵon kaj tiun pri Individuaj Membroj 1979 - 2004 ĉe [http://www.liberafolio.org/2005/UEA/ueamembraro2005 Libera Folio].</ref>
 
Rilate al la nombroj de Aligitaj Membroj (AM) necesas konscii, ke ili ne estas bone kompareblaj inter grandaj kaj malgrandaj landoj: Laŭ informoj el la Centra Oficejo de UEA la malgrandaj Landaj Asocioj kutimas depreni el siaj membrolistoj la nomojn de la Individuaj Membroj de UEA kaj anoncas al la Centra Oficejo nur la reduktitan nombron. La grandaj Landaj Asocioj ofte konsideras tiun laboron tro temporaba kaj tial anoncas ĉiujn siajn membrojn kiel Aligitaj Membroj; en tiuj kazoj la sumo de AM kaj IM estas sumo de membrecoj, sed ne de membroj - do iom tro alta.
 
La nombroj pri Individuaj Membroj (IM) do estas iom pli signifaj. Tiurilate oni devas konscii, ke ekzistas fondusoj, kiuj financas tiujn membrecojn en kelkaj landoj. Ne eblas precize taksi tiun efikon, sed oni povas esperi, ke ĝi ne estas tro granda.
Laŭ la Aligitaj Membroj (AM) pere de la Landaj Asocioj la maksimumo estis en la jaro 1987 kun 36.351 homoj. Antaŭe okazis okjara kresko ekde ĉ. 25 mil AM en 1979; post la pinta jaro 1987 la nombro refalis ene de sep jaroj al 14.495 en 1994. La posta malkresko al 11.732 en 2006 okazis malpli rapide. Nuntempe la nombro de Aligitaj Membroj estas simila al la stato meze de la 1950aj jaroj; indas noti, ke UEA hodiaŭ havas ĉ. 60 Landajn Asociojn, dum en la kvindekaj jaroj estis ĉ. 20.
 
Laŭ la Aligitaj Membroj (AM) pere de la Landaj Asocioj la maksimumo estis en la jaro 1987 kun 36.351 homoj. Antaŭe okazis okjara kresko ekde ĉ. 25 mil AM en 1979; post la pinta jaro 1987 la nombro refalis ene de sep jaroj al 14.495 en 1994. La posta malkresko al 11.732 en 2006 okazis malpli rapide. Nuntempe la nombro de Aligitaj Membroj estas simila al la stato meze de la 1950aj jaroj; indas noti, ke UEA hodiaŭ havas ĉ. 60 Landajn Asociojn, dum en la kvindekaj jaroj estis ĉ. 20. La mezuma membronombro en la unuopaj landoj do malkreskis. Kiel ekzemplon vidu la statistikon pri la membraro en [[Unui%C4%9Do_Franca_por_Esperanto#Membronombroj|Francio]].
 
La kresko kaj malkresko inter 1979 kaj 1994 estis plejparte efiko de la evoluo en orienta Eŭropo: la tieaj Esperanto-asocioj indikis tre altajn nombrojn kaj pagis por ili per ŝtata mono. La nombroj rapide malkreskis, post kiam la komunistaj reĝimoj falis (ĉ. 1989).
Linio 15 ⟶ 17:
La membraro de UEA ne estas simple utiligebla kiel signo de kresko aŭ malkresko de Esperantujo entute, ĉar ankaŭ ekster UEA (kaj ties Landaj Asocioj) okazas multaj aktivecoj. Tamen, ju pli da Esperanto-parolantoj ekzistas entute, des pli verŝajne estas, ke parto el ili fariĝas membro en Landa Asocio aŭ UEA rekte.
 
[[Humphrey_R._Tonkin|Humphrey Tonkin]], multjardeka komitatano kaj prezidanto de UEA de 1974 ĝis 80 kaj de 1986 ĝis 89, komentas la membroperdon de UEA ĉi tiel: "Ni ne pensu, ke la membroperdo en UEA en la lastaj jaroj (kun kompreneble periodaj malgrandaj altiĝoj) okazas pro manko de allogo de Esperanto: ĉefe temas pri tio, ke la homoj trovas aliajn manierojn, pli neformalajn ol antaŭe, por interagi kaj interkomunikiĝi - ĉefe interretajn rimedojn."<ref>Humphrey Tonkin: ''Lingvo kaj popolo. Aktualaj problemoj de la Esperanto-movado'', Rotterdam: UEA, 2006, p. 12.</ref> Eble indas aldoni al la mencio de la interreto ankaŭ la internaciajn [[Esperanto-Renkonti%C4%9Do|renkontiĝojn]], la kreskantan fenomenon de [[Denaskaj_Esperanto-parolantoj|denaskuloj]], la [[Esperanto-muziko|muzikan]] kulturon, la [[Interlingvistiko|sciencan literaturon]] pri Esperanto kaj la uzadon de Esperanto ekster Eŭropo.
 
==Grafikaĵo kaj tabelo==