Membronombroj de UEA: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Superrigardo: Aldonetoj
Linio 3:
==Superrigardo==
 
Entute, la nombro de Individuaj Membroj (IM) estis kutime inter sesmil kaj okmil, kun pinto en la 1920aj jaroj (preskaŭ dekmil) kaj malpintoj post la du mondmilitoj. Fakte, Hodler origine planis la organizon pensante pri multe pli da homoj, por realigo de la praktikaj servoj. Depost 1991, kiam estis portempa maksimumo de 8.071, sekvis malkresko.<ref>Kp. la ĉi-suban grafikaĵon kaj tiun pri Individuaj Membroj 1979 - 20042007 ĉe [http://www.liberafolio.org/20052008/UEA/ueamembraro2005ueamembroj2007 Libera Folio].</ref>
 
Rilate al la nombroj de Aligitaj Membroj (AM) necesas konscii, ke ili ne estas bone kompareblaj inter grandaj kaj malgrandaj landoj: Laŭ informoj el la Centra Oficejo de UEA la malgrandaj Landaj Asocioj kutimas depreni el siaj membrolistoj la nomojn de la Individuaj Membroj de UEA kaj anoncas al la Centra Oficejo nur la reduktitan nombron. La grandaj Landaj Asocioj ofte konsideras tiun laboron tro temporaba kaj tial anoncas ĉiujn siajn membrojn kiel Aligitaj Membroj; en tiuj kazoj la sumo de AM kaj IM estas sumo de membrecoj, sed ne de membroj - do iom tro alta.