Respubliko Teksaso: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Poluris lingve
Linio 9:
Sam Houston, devena de [[Virginio]], estis [[Prezidento de la Respubliko Teksaso]] dum du apartaj oficperiodoj, 1836-[[1838]] kaj [[1841]]-[[1844]]. Li estis ankaŭ [[Listo de Ŝtatestroj de Teksaso|Ŝtatestro de Teksaso]] de [[1859]]-[[1861]].
 
La unua [[Kongreso de la Respubliko Teksaso]] kunvenis dum oktobro [[1836]] ĉe [[Columbia]] (nun [[West Columbia]]). [[Stephen F. Austin]], konata kiel la '''Patro de Teksaso''', servis dum du monatoj kiel [[Sekretario de Ŝtato]] ([[ministro pri eksteraj aferoj]]) de la nova Respubliko kaj tiam mortis je la [[27-a de decembro]] [[1836]].
 
Dum 1836, kvin lokoj servis kiel dumtempaj ĉefurboj de Teksaso ([[Washington-on-the-Brazos]], [[Harrisburg]], [[Galveston]], [[Velasco]] kaj [[Columbia]]), antaŭ ol Sam Houston movis la ĉefurbon al [[Hjustono]] en 1837. En [[1839]] [[Mirabeau B. LAMAR]], dua Prezidento de la Respubliko Teksaso, translokis la ĉefurbon al nova urbo Waterloo, kiun li renomis [[Aŭstino|Austin]] honore al [[Stephen F. Austin]].