Ethel kaj Julius Rosenberg: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e Korektado de ruĝaj ligiloj, kunlaboru !
Linio 8:
Julius Rosenberg naskiĝis la 12-an de majo 1918 en Novjorko, Ethel Greenglas la 28-an de septembro 1915 ankaŭ en Novjorko. Ili konatiĝis [[1936]] en la ''[[Young Communist League]]'', antaŭ ol geedziĝi tri jarojn poste. La geedzoj havis du filojn: Robert kaj Michael Rosenberg, kiuj, post la ekzekuto de siaj gepatroj, estis adoptitaj de [[Abel Meeropol]] kaj ties edzino Anne.
 
Ethel kaj Julius Rosenberg estis la solaj usonaj [[civilulo]]j, kiuj dum la [[Malvarma Milito]] estis akuzitaj pro [[spionado]]. Ilia kazo fariĝis centro de kontrasta diskuto pri la [[komunismo]] en Usono. Subtenantoj vidas en ĝi elstaran ekzemplon por la [[historio]] kaj [[sorĉistin-ĉasado]] sub la [[senatoro McCarthy]]. La fakto ke la geedzoj Rosenberg estis judoj, ludis rolon ĉe tio. Aparte la usonaj judoj estis “suspektataj pri simpatio, se ne eĉ kompliceco kun la komunismo”, skribas pri tio [[Enzo Traverso]], ĉar: “En la Malvarma Milito, [[USSR]] estis deklarita [[totalismo|totalisma]] malamiko, kontraŭ kiu ĉiuj energioj de la libera mondo estis disvolvendaj. Pro tio ekzistis la danĝero ke la memoro pri la ekstermado de la judoj kaj la naziaj krimoj misgvidos la publikan opinion.” Ethel kaj Julius Rosenberg atentigis en sia proceso pri [[Aŭŝvico]]. Akuzisto en tiu proceso estis la novjorka advokato Roy Marcus Cohn. Oni diras pri li, ke li faris malhonestan proceson kontraŭ Ethel Rosenberg pro prestiĝavido. Cohn, samseksemulo, mortis 1986 pro la sekvoj de aidoso.
 
Laŭ eldiro de la gvidoficiro de Julius Rosenberg, [[Aleksandr Feklisov]], post fino de la Malvarma Milito, kaj laŭ la aktuala stato de la esplorado, tiu estis ja fakte implikita en transdono de armeaj informoj, kvankam de malpli gravaj, al Sovetio. Ankaŭ la frato de Ethel, [[David Greenglass]], laboris por la sovetia [[NKVD]]. Li grave kulpigis sian fratinon en la proceso [[1951]], por savi sian propran familion. Ethel estis de Feklisov grandparte senŝarĝigita kaj estis ekzekutita supozeble senkulpa.