11 810
redaktoj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Moldur (diskuto | kontribuoj) |
Marcos (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
'''Abituro''' (aŭ '''abiturienta diplomo''' aŭ '''matur(ec)diplomoo''') estas diplomo, kiun oni ricevas kiam oni finas la duagradan lernejon, kutime je aĝo de proksimume 18 jaroj, kaj kiu estas ordinare baza kondiĉo por daŭrigi studadon ĉe [[universitato]] aŭ [[teknika altlernejo]]. Malsamaj landoj havas diversajn sistemojn de abituro.
== Leksika rimarkigo ==▼
La vorto "abituro" ne estas oficiala, kaj troviĝas nek en [[PIV]] nek en [[ReVo]] (tamen en la interreto ĝi estas pli ofte uzata ol la alternativa esprimo "abiturienta diplomo"). Ĝi do estas konsiderata kiel proponata [[novradiko]].
Aliflanke ekzistas la jam oficialiĝinta vorto '''abituriento''' (el la 4-a [[Oficiala Aldono]]). "Abituriento" estas homo, kiu havas abituron.
Kvankam la du radikoj ABITURIENT/ kaj ABITUR/ eniris Esperanton de la germana lingvo, oni uzas ilin en Esperanto ne nur por la germana abituro, sed ankaŭ por ĉiaj similaj diplomoj en aliaj landoj.
▲== Leksika rimarkigo ==
En Esperanto do ekzistas du konkurantaj radikoj por priparoli la aferon: La radiko ABITURIENT/ estas oficiala, sed ĉar ĝi signas personon, estas malfacile paroli pri la diplomo nur uzante tiun radikon (oni devas diri "abiturienta dimplomo"). La radiko ABITUR/ havas la avantaĝon ke oni povas facile paroli pri la diplomo ("abituro") kaj pri persono kun tiu diplomo ("abiturulo" aŭ "abiturinto"), sed ĝi estas ĝis nun ne-oficiala.
La ekzameno por ricevi la diplomon nomiĝas aŭ "abiturienta ekzameno" aŭ "abitura ekzameno".
==Abitura ekzameno==
* [[Bakalaŭro]]
* [[Licencio]]
[[Dosiero:Abitur Weinberggymnasium.JPG|thumb|left|180px|Kanalizacia kovrilo kun la vorto "Abitur", ĉe gimnazio en [[Kleinmachnow]]]]
[[Kategorio:Edukado]]
[[de:
[[en:Abitur]]
[[fi:Abiturientti]]
|