Luigi Minnaja: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
E-isto de 1926. Fervora prop-isto. Sekr. de la loka grupo en Roma. Unu el la plej aktivaj kaj sindonaj agantoj por la Internacia Lingvo en [[Italio]] kaj kaj ankaŭ vaste ekster ĝiaj limoj. Luigi Minnaja restis fidela al la lingvo kaj al la idealoj, ligitaj al ĝi, ĝis la lasta momento de sia vivo. Dum multaj jaroj li estis sekretario de la loka Esperanto-grupo en Romo kaj entute la ĉefa aktivulo, kune kun s-ino Carolina Minnaja, en la ĉefurbo de Italio. Li fariĝis membro de UEA kaj senĉese laboris por la Asocio, interalie kiel delegito en Romo kaj peranto kaj ĉefdelegito por Italio de [[1945]] ĝis [[1969]], kiam pro la ne tre bona sano li retiriĝis de tiu funkcio.
 
Dank'al la klopodoj de gesinjoroj Carolina kaj Luigi Minnaja komenciĝisrekomenciĝis 1a elsendoj de [[Radio Romo]] en [[1950]] - interrompitaj en 1941. Gesinjoroj Minnaja dum multaj jaroj, preskaŭ tute solaj, prizorgis la programon kaj la disaŭdigojn.
 
Luigi Minnaja estis tre aktiva ankaŭ kiel tradukanto. Unu el la plej gravaj atingoj inter la du mondmilitoj estis la publikigo de la belega Gvidlibro pri Romo, kiun eldonis la Itala ''Touring Club'', sed kiu bedaŭrinde jam delonge elĉerpiĝis. La tradukon kaj la bonegan glosaron prizorgis Carolina kaj Luigi Minnaja. Al tiu grava kampo ambaŭ dediĉis multe da tempo kaj talenta laboro. Ilia lasta verko estas la traduko de ''Renkonto kun Trentino'', riĉe ilustrita libro, publikigita okaze de la itala landa Kongreso de Esperanto en [[Trento]].