Enhavo forigita Enhavo aldonita
Svetko (diskuto | kontribuoj)
→‎Boleslao la 1-a: detala respondo
Svetko (diskuto | kontribuoj)
Linio 44:
Unue, la dato. Pri la mistajpo ni prefere forgesu. Poste, la formo de via esprimo inter la parentezoj ŝajnis al mi tute neenciklopedia, do mi iris al la ĉeĥa vikipedio kaj prenis la formuladon el ĝi. Se la rezulto ne kontentigas vin, bonvolu, kiel sciulo, korekti ĝin al la plej ĝusta laŭ vi varianto (se vi ankoraŭ ne faris tion).
 
“Pleje sukcesa” aspektas nekomprenebla por mi. Mi ne certas ĉu oni entute rajtas uzi “pleje” antaŭ adjektivoj. Eble bona kompromiso povas esti “fervora” aŭ “unu el la plej sukcesaj”. Se ne, diru vian deziratan varianton en la ĉeĥa, pola, angla, germana aŭ iu ajn ebla nacia lingvo, kaj mi helpos vin traduki ĝin al Esperanto. Krome, ankaŭ “plej sukcesa” sen “la” (kiel skribis mi) povas taŭgi.
 
Pri la hungaraj triboj vi pravas, dankon. Tamen indus precizigi la skribitaĵon, ĉu ne? Eble ne, eble mi estas stulta. Mi ne scias.