Bakteria kunjugiĝo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 18:
 
F-plasmido povas interŝanĝi genojn kun [[genaro]] de gastiga ĉelo, kaj do kromosomaj genoj de gastiga ĉelo povas esti transdonitaj al ricevanta ĉelo<ref name=Griffiths_1999 />. La kvanto de transdonebla kromosoma DNA estas teorie ne limigita kaj dependas de tempo dum kiu la ĉeloj restas en kontakto. Ĉe ''[[Escherichia coli|E. coli]]'' transdono de la tuta genaro daŭras ĉ. 100 minutoj. Transdonita DNA povas integraciiĝi en genaro de ricevinta ĉelo per [[genetika rekombino]].
 
==''Hfr'' konjugiĝo==
En plejparto de bakteriaj kulturoj plimulto de F<sup>+</sup> ĉeloj havas F-plasmidon apartan de la kromosomo. Sed ĉe kelkaj ĉeloj ĝi integriĝis kaj rekombiniĝis kun kromosomo. Ekzistas metodoj per kiuj oni povas izoli tiujn ĉelojn kaj translokigi ilin en apartan kulturon. Tiuj kulturoj konservas eblecon konjugiĝi kaj transdonas kromosomajn genojn multe pli rapide kaj efike ol normalaj F<sup>+</sup> bakterioj. Pro tio tiaj kulturoj nomiĝas ''hfr''-kulturoj (de la angla '''h'''igh '''f'''requency of '''r'''ecombination). Se ĉeloj de tiaj kulturoj estos miksitaj kun F<sup>-</sup> ĉeloj de alia kulturo, fenotipo de ''hfr''-ĉeloj estos rapide transdonita al la "fremduloj". Sed la F-plasmido mem en absoluta plimulto de okazoj ne estas transdonita, do F<sup>-</sup> ĉeloj preskaŭ neniam iĝas F<sup>+</sup>.
 
Tiu efekto estis uzata dum kreado de [[genara mapo]] por ''E.coli''. Tiam sciencistoj kunmetis diferajn ''hbr''-ĉelojn kaj intermiksis ilin post malpli ol 100 minutoj. Tiel tuta genaro ne estas transdonita, kaj laŭ observoj de kiuj genoj transdoniĝis kune kaj kiuj aparte sciencistoj povis konkludi pri iliaj pozicioj en kromosomo.
 
== Notoj kaj referencoj ==