Esperanto-movado en Hispanio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Korektado de ruĝaj ligiloj, kunlaboru !
eNeniu resumo de redakto
Linio 18:
 
==2-a parto, [[1905]]-[[1914]]==
Tiu epoko estas karakterizata de tre aktiva propagando kaj bona sukceso. Fondiĝis grupoj en [[Manresa]] (la unua de Katalunio 1905); La Coruña (prezidis [[Manuel Monteagudo]], 1905); [[Bilbao]] (20-a de majo 1906) kaj [[San Sebastián]] (prezidis [[Julio Carrido]] 1-a de novembro 1906), la unuaj de [[Eŭskio]]; [[San -Fernando]] ([[Kadizo]], januaro 1907, prezidis [[Jozefo Garzón Ruiz]]) kaj [[Ĝibraltaro]] (7-a de marto 1907), la unuaj de [[Andaluzio]]; [[Mahón]] (18-a de julio 1907) kaj [[Palma de Mallorca]] (19-a julio 1907), la unuaj de [[Baleara insularo]]; [[Santa Cruz de Tenerife]] (prez. [[Juan Camberleng]], marto 1907), la unua de [[Kanaria insularo]]; [[Santiago de Compostela]] (prezidis [[Santalo]], februaro 1906), [[Malago]] (prezidis [[Lano]], julio 1907); [[Alicante]] (prezidis [[Miguel Elizaicín]], kavaleria subkolonelo, aprilo 1907); [[Tarancón]], [[Cartagena]], ktp. En 1908 [[Emilio Gastón]], Benítez kaj Montagud starigis en [[Zaragoza]] la unuan E-an societon de [[Aragono]], "Frateco", unu el plej viglaj de la lando.
Ĵurnalaro de multaj urboj (ĉefe Alicante, [[Barcelono]], [[Bilbao]], Coruña, Girona, Jaén, [[Leono (Hispanio)|León]], [[Madrido]], Malaga, Melilla, Murcia, Palma de Mallorca, Tenerife, [[Valencio]], kaj [[Vigo]]) informis siajn legantojn pri tia movado. Firmo ''Espasa'' publikigis [[Enciclopedia Espasa|plej gravan Hispanan enciklopedion]] (70 volumoj) kun traduko de ĉiu vorto en pluraj naciaj lingvoj kaj en Esperanto.