Mongola lingvo estas aglutina lingvo, ghi anas al grupo de Altaj-lingvoj. Ghenerale, mongolan lingvon oni dividas en du grandajn partojn: nordan kaj sudan, kaj multajn dialektojn. Mongoloj en Mongolio, internaj-mongoloj en Chinio, burjat-mongoloj en Burjata Respubliko de Rusia Federacio, kalmik-mongoloj en Kalmika Respubliko de Rusia Federacio, kaj mogoloj en Afganistano parolas nordan mongolan, sed daguroj, dunsjanoj, mongoroj kaj baoanoj en Chinio parolas sudan mongolan. Naciaj malpli multoj: kazahhoj, urjanhhoj kaj hhotonoj parolas tjurkan lingvon. Dum sia historio, mongoloj verkis kaj uzis ch.10 skribojn (alfabetojn). El ili estas uzata malnova mongola skribo dum ch.1300 jaroj. Alivorte, la malnovan mongolan skribon, skribatan de supre malsupren, ekuzis ekde 8-a jarcento pere de Sogdoj (kiuj loghis inter meza kaj centra Azio). Kvankam nun (ekde 1940-aj jaroj) ni uzas cirilan skribon por oficialaj aferoj, la malnova mongola skribo estas instruata en mezaj kaj altaj klasoj de mezlernejoj, ankau en kolegioj kaj universitatoj.