Atenco de la 20-a de julio 1944: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nuligis revizion 1819468 de Melancholie (kontribuoj, diskutpaĝo): duobligo de x-oj
e akuzativo
Linio 1:
La '''atenco de la 20-a de julio 1944''' estis provoprovi [[puĉo|puĉi]] kontraŭ la [[naziismo|naziisma]] registaro de [[Germanio]] kaj mortigi [[Adolf Hitler]]. La planon realigis je la {{dato|20|julio|1944}} oficiroj de la germana [[armeo]] (''Wehrmacht'') kaj aliaj organizaĵoj. Estro de la komploto estis kolonelo [[Claus von Stauffenberg]].
 
La plano ricevis de la konspiraciuloj la nomon "Operaco Valkirio" (germane: ''Operation Walküre'' [valkire]). Stauffenberg mem efektivigis la atencon al Hitler dum armea staba konferenco en la stabejo ''Wolfsschanze'' ĉe [[Rastenburg]] en [[Orienta Prusujo]], tre vasta kaj ege sekurigita [[bunkro|bunkra]] komplekso.
Linio 5:
La atenco malsukcesis pro pluraj kialoj. Pro anoncita vizito de [[Benito Mussolini]] la konferenco estis malprokrastita je duona horo, tiel restis malmulte da tempo por eksplod-pretigi la bombon, por kio Stauffenberg, kiu havis nur unu brakon kaj nur du fingrojn, bezonis helpon de sia adjutanto ''Werner von Haeften''. La kolonelo metis tekon kun la tempo-bombo sub la mapo-tablon, super kiu kliniĝis Hitler kaj pluraj oficiroj. La tablo estis el tre dika kaj forta kverka ligno. Krome la konferenco okazis ne en solida betona bunkro, sed en surtera barako parte ligna; pro varmo la fenestroj estis malfermitaj. Pro tempomanko Stauffenberg sukcesis eksplod-pretigi nur unu kilogramon da eksplodaĵo, kvankam li havis du.
 
Post demeto de la bombo-teko la kolonelo foriris pretekste, ke li devas telefoni al [[Berlino]]. Sed li kaj lia adjutanto preterpasis la telefonejon, iris al atendanta aŭto kaj per ĝi al proksima aerodromo, de kie ili flugis al Berlino. Tie Stauffenberg intencis kunagi en la ribeloribelon kaj transpreni la povon. La eksplodon de la bombo li aŭdis survoje kaj tial supozis, ke la atenco sukcesis.
 
Efektive la bombo eksplodis je 12:42, mallonge post la foriro de Stauffenberg, kaj vundis Hitler-on, sed ne grave. Iu ĉeestanto estis formetinta la tekon pli profunden sub la tablon, kiu protektis la ĉeestantojn. La barako estis detruita, sed la eksplodo estis tro malforta por mortigi ĉiujn ĉeestantojn. Kvar vunditoj mortis en hospitalo, sed Hitler estis nur iomete vundita.
 
En Berlino generalo ''Friedrich Olbricht'', kiu devis lanĉi la transprenon de gvidaj pozicioj, hezitis pro miskompreno kaj necerteco, ĉar jam kvin tagojn antaŭe necesis nuligi la ekigitan operacon. [[Joseph Goebbels]] organizis reziston al la ribeluloj kaj sukcesis defendi sin ĝis la vespero, kiam Hitler parolis per radio; tiu pruvo, ke li estis viva, certigis la malsukceson de la puĉo.
 
Hitler ordonis al [[Heinrich Himmler]] esplori la kaŭzon de la eksplodo. Ankoraŭ samtage la konspiraciuloj estis arestitaj en sia oficejo ĉe strato ''Bendlerstraße'' (milit-ministerio) en Berlino; Stauffenberg estis pafita en la ŝultron. Lia armea superulo generalo [[Friedrich ''Fromm|Fromm]]'' improvizis armean tribunalon, kiu kondamnis la konspiraciulojn al morto (la ekzisto de tiu tribunalo ne estas certa). La verdikto estis plenumita samnokte. Fusilumitaj estis ne nur Stauffenberg, sed ankaŭ lia frato Berthold kaj aliaj. Kvankam Fromm tiel provis kvietigi suspekton kontraŭ li mem, ankaŭ li estis poste kondamnita kaj ekzekutita.
 
Pliaj komplotintoj estis generalo Ludwig Beck, Carl Goedeler, Alfred Delp, vickolonelo Robert Bernardis, Carl Szokoll, Grafo Hans-Jürgen von Blumenthal, Adam von Trott zu Solz, Gottfried von Bismark kaj princino Marie Vassiltchikov. Dekoj da aliaj, inter ili feldmarŝalo Erwin von Witzleben, feldmarŝalo [[Erwin Rommel]] kaj generalo Günther von Kluge, poste estis devigitaj mortigi sin mem. Entute estis ekzekutitaj aŭ devigitaj sin mortigi ĉirkaŭ 200 homoj. Inter ili estis generalo-feldmarŝalo [[Erwin von Witzleben]], 19 generaloj, 26 koloneloj, du ambasadoroj, unu ministro, tri vicministroj kaj la estro de la regnaergna kriminala polico.
 
== Aliaj atencoj ==
La atenco de la 20-a de julio 1944 estas pro la elstareco de siaj plenumintoj la plej konata, sed ne la sola atenco al Hitler. Aliaj estis:
* {{dato|8|novembro|1939}}, [[Georg Elser]]
* {{dato|21|marto|1943}}, [[Rudolf Christoph von Gersdorff|Rudolf Christoph Freiherr von Gersdorff]]
 
[[Kategorio:Atencoj]]
[[Kategorio:Dua mondmilito]]
[[Kategorio:Julio]]
[[Kategorio:1944]]
 
{{LigoLeginda|de}}
{{LigoElstara|he}}
 
[[bg:Заговор от 20 юли]]
[[da:Attentatet på Hitler]]
[[cs:Stauffenbergův pokus o převrat]]
[[dade:20. juli-attentatetJuli 1944]]
[[deen:Attentat vomJuly 20. Juli 1944Plot]]
[[fr:Complot du 20 juillet 1944 contre Adolf Hitler]]
[[en:July 20 plot]]
[[es:Atentado del 20 de julio]]
[[fi:Heinäkuun 20. päivän salaliitto]]
[[fr:Complot du 20 juillet 1944 contre Adolf Hitler]]
[[he:קשר העשרים ביולי]]
[[hr:Srpanjska urota]]
[[id:Plot 20 Juli]]
[[it:Attentato a HitlerComplotto del 20 luglio 1944]]
[[ja:ヒトラー暗殺計画]]
[[nl:Aanslag op Hitler]]
[[ko:히틀러 암살 미수 사건]]
[[la:Coniuratio 20 Iulii 1944]]
[[nds:Anslag vun'n 20. Juli 1944]]
[[nl:Complot van 20 juli 1944]]
[[no:20. juli-attentatet]]
[[pl:Zamach 20 lipca]]
[[ro:Complotul de pe 20 iulie]]
[[ru:Заговор 20 июля]]
[[sv:20 juli-attentatet]]
[[vi:Âm mưu 20 tháng 7]]
[[zh:7月20日密谋案]]