'''Churro''' [ĉuRo] estas [[cilindro]]-forma [[benjeto]] fritita en [[olivo|oliva]] [[oleo]], kaj tre populara manĝaĵo en [[Iberio]].
Oni kutime kovras ilin per [[sukero]], kiu fiksiĝas pro la oleo, kio igas ilin [[dolĉaĵo]].
Se temas pri longa, dika, rekta cilindro, en [[Hispanujo]] oni nomas ĝin '''porra''' [pora], t.e. ''klabo''. Tute samforma ĝi ekzistas ankaŭ en [[Tajvano]], kie oni trempas ĝin en varman [[sojo|soj-]]lakton aŭ en diversajn supojn.
Sed ''fundamenta'' '''churro''' estas malpli longa kaj dika cilindreto kun formo de [[alfo]].
''Churro''' tre popularas dum festoj, aŭ por manĝi post [[taŭroludo|taŭroludaj]] spektakloj.
Unu el la plej oftaj manieroj por manĝi ''churro'''jn estas kun taso de varma [[ĉokolado]] (kastilie ''chocolate con churros''; eŭske, ''txokolatea eta txurroak''), aŭ kun laktokafo resp. kafolakto.
La argentina versio de ''churro'' ofte enhavas [[karamelkremo]]n.