Anarki-pacismo: Malsamoj inter versioj

16 bitokojn aldonis ,  antaŭ 13 jaroj
e
eNeniu resumo de redakto
Antaŭ la [[Unua Mondmilito]] jam estis tre kutima lapropagando en la anarkiismaj medioj kontraŭ la militoj kaj la armeo. Oni proponis metodojn kiel la objekto, dizerto kaj malobeo. Kiam eksplodis la milito, tamen, nur malmultaj homoj el la laborista klaso kuraĝis kaj kapablis eligi el la ŝtataj militagadoj. Tiuj kiuj objektis, ekziliiĝis al aliaj landoj, ekzemple el [[Francio]] al [[Hispanio]], kaj jam antaŭe el Hispanio al [[Latinameriko]], kio utilis por plifortigi la personajn kaj organizajn rilatojn inter anarkiistoj. Tamen la plej multo el la loĝantaro malaŭkultis la kontraŭmilitan propagandon kaj aliĝis al la ŝtataj armeoj. Post la milito renoviĝis la kritiko kontraŭ militoj kaj armeoj, ĉefe pro rakonto de la ekscesoj de la ĵusa militagado.
 
Kiam dum la 1930-aj jaroj disvastiĝis la faŝismo kaj la naziismo kaj oni antaŭvidis kaj antaŭparolis pri nova mondmilito, renoviĝis la porpacaj agadoj inter anarkiistoj. La rumano [[Eŭgeno Relgis]] estis konsiderata grava anarkiisto kiu klopodis diversajn aktivaĵojn cele la pacon kaj la rilaton inter pacismo kaj anarkiismo, kien li alportis la idearon de la franca pacisto kaj [[verkisto]] [[Romain Rolland]]. Laŭ Relgis, kiu multe kontaktis tutlandajn gravulojn cele atingi deklarojn kontraŭmilitajn, kiel [[Tagore]], [[Albert Einstein|Einstein]] aŭ [[Zweig]], resumis kvarpunkte la bazon por atingi pacon:
* frata sento de homa aparteno al la sama specio,
* respekto al la diverseco kaj multeco de opinioj kaj kulturoj,