Diskuto:Mojosa: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 42:
 
La nuna priskribo ne vere kongruas. Tamen mi ankau plu lernis pri vikiredaktado kaj ne plu certas pri la fino parto. [[Vikipediisto:Piechjo|Piechjo]] 16:34, 3. Sep 2007 (UTC)
 
Ĉi tiu estas stranga loko por diskuti la signifon de angla vorto ...
 
Oxford English Dictionary donas la samajn du slangajn sencojn de "cool", kompreneble inter multaj aliaj sencoj. Tamen, ŝajnas al mi, ke ekzistas alia senco, kiun la vortaroj ne mencias. Temas pri relative malofta, kvazaŭ ironia senco, sed ŝajne ĝi kongruas kun la senco, kiun ŝajne celas la proponantoj de "mojosa". La signifo estas proksimume: tio, kion tiuj, kiuj uzas la vorton "cool", nomas tiel. Ĝi estas kvazaŭ ironia, ĉar ĝi estas la signifo, kiun ofte havas "cool", se homo, kiu normale ne uzas tiun vorton, tamen uzas ĝin.
 
Jen provo al analogio: Mi normale ne uzas la vorton "dokta" en Esperanto. Tial, se mi nomas iun "dokta", vi rajtas suspekti, ke mi kvazaŭ mokas tiun personon: eble mi sugestas, ke li estas pretendema homo, kiu uzas vortojn kiel "dokta". Simile, se mi normale ne uzas la vorton "cool", sed nomas iun aŭ ion "cool", vi povas suspekti ian mokon.
 
Ne ĉiam temas pri moko, kompreneble, sed temas pri io simila: la vorto estas uzata, ne ĉar oni mem normale uzus ĝin, sed ĉar oni opinias, ke la celata persono aŭ celataj personoj verŝajne uzus ĝin.
 
Jen du citaĵoj:
 
''I recently read a great post on What's Your Brand Mantra about trying to be cool. Every naming company at one time or another wants to come up with cool brand names and it's very difficult to pinpoint what is cool at all.'' [http://www.namedevelopment.com/blog/archives/2006/08/branding_trying_to_be_cool.html]
(Mi antaŭ nelonge legis bonegan afiŝon en What's Your Brand Mantra pri provoj esti mojosa. Ĉiu nomada firmao en iu aŭ alia momento volas inventi mojosajn markonomojn, kaj estas tre malfacile precize difini, kio estas entute mojosa.)
 
''This guy thinks he's cool but he's not, how do I tell him that?'' [http://answers.yahoo.com/question/index?qid=20080529124500AAi9p0S]
(Ĉi tiu homo pensas, ke li estas mojosa, sed li ne estas. Kiel mi diru tion al li?)
 
La priskriboj de "mojosa" bone kongruas al tiuj ekzemploj, mi pensas. Tamen, temas pri relative malofta senco de la angla vorto.
 
[[Vikipediisto:Lingvano|Lingvano]] 08:37, 4. Jul 2008 (UTC)
Reiri al la paĝo "Mojosa".