'''Hermann JÜRGENSEN''', germano. Pioniro. Verkoj: gramatikoj, 1903 kaj 1905; Vortaroj G-E, 1904, 2-a eld. 1906; E-G, 1904, 5-a eld. 1912.
'''Junularo'''. Junuloj estas pli korresonaj al idealismo ĝenerale, ol plenkreskuloj, pli emaj entuziasmiĝi kaj allogiĝi je ia ajn movado kun noblaj tendencoj. Pro tio de la komenco mem de la E-movado ili grandnombre partoprenis ĝin kaj ofte ludis en ĝi ne malgravan rolon. Post diversaj provoj antaŭmilitaj en 1920 fondiĝis Tutmonda E-Junulara Asocio (TEJA), celanta unuigi la E-istajn junulojn. TEJA eldonis dum kelkaj jaroj gazeton E-ista junularo. Post kelkjara stagno en 1933 TEJA denove pli vigle ekagadis; ĝia nuna prez. estas d-ro W. Perrenoud, St. Gallen.