Diamagnetismo: Malsamoj inter versioj

2 009 bitokojn aldonis ,  antaŭ 13 jaroj
sen resumo de redaktoj
(Nova paĝo: '''Diamagnetismo''' estas fizika fenomeno pro kiu substancoj iĝas magnetoj en ekstera magneta kampo. Malsimile al feromagnetoj, tiaj substancoj (diamagnetoj) ...)
 
'''Diamagnetismo''' estas [[fiziko|fizika]] [[fenomeno]] pro kiu substancoj iĝas [[magneto]]j en ekstera [[magneta kampo]]. Malsimile al [[feromagneto]]j, tiaj substancoj (diamagnetoj) estas tute nemagnetaj sen tia ekstera kampo. Sub influo de magneta kampo ĉiu [[atomo]] de la diamagneto atingas [[magneta momanto|magnetan momanton]] '''I''' (kaj ĉiu [[molo]] de la substanco - suman ''molan magnetan momanton''), proporcian al intenseco de la kampo '''H'''. Pro tio ''magneta impresemeco'' <math>\ \chi</math> = I/H en diamagnetoj ĉiam estas negativa. Je [[absoluta valoro]] impresemeco <math>\ \chi</math> de diamagnetoj estas malgranda kaj ne tre dependas de intenseco '''H''', nek de [[temperaturo]].
 
==Historio==
Unua homo kiu notis diamagnetismon estis S. J. Bergman, kiu en [[1778]] raportis ke [[bismuto]] kaj [[antimono]] povas esti movigitaj per magneta kampo. Sed la terminon mem enkondukis [[Michael Faraday]] en [[1845]], kiam li rimarkis ke preskaŭ ĉiuj materialoj havas na iom da diamagneta respondo al magneta kampo.
 
==Diamagnetoj==
[[Dosiero:Frog diamagnetic levitation.jpg|right|thumb|200px|Viva [[rano]] flugas en magneta kampo de ~16&nbsp;[[teslo]]j ([[Nijmegen High Field Magnet Laboratory|NHFML]]) [http://www.hfml.ru.nl/pics/Movies/frog.mpg Video] ]]
Preskaŭ ĉiuj substancoj havas diamagnetajn trajtojn. Tradicie kiel diamagnetojn oni rigardas [[nobla gaso|noblajn gasojn]], [[azoto]]n, [[hidrogeno]]n, [[silicio]]n, [[fosforo]]n, [[bismuto]]n, [[zinko]]n, [[oro]]n, [[arĝento]]n kaj multajn neorganajn kaj organajn substancojn. En fortaj magnetaj kampoj eĉ vivaj estaĵoj kondutas kiel diamagnetoj.
 
'''Tabelo de magneta impresemeco de kelkaj diamagnetoj (normalaj kondiĉoj)'''
{| class="wikitable"
|-
! Substanco
! Impresemeco, <math>\ \chi</math>*10<sup>6</sup>
|-
| [[Azoto]], N<sub>2</sub>
| −12,0
|-
| [[Hidrogeno]], Н<sub>2</sub>
| −4,0
|-
| [[Germaniumo]], Ge
| −7,7
|-
| [[Silicio]], Si
| −3,1
|-
| Likva [[akvo]], Н<sub>2</sub>0
| −13,0
|-
| Kuireja [[salo]], NaCl
| −30,3
|-
| [[Acetono]], С<sub>3</sub>Н<sub>6</sub>О
| −33,8
|-
| [[Glicerino]], С<sub>3</sub>Н<sub>8</sub>О<sub>3</sub>
| −57,1
|-
| [[Naftalino]], С<sub>10</sub>Н<sub>8</sub>
| −91,8
|}
 
[[ca:Diamagnetisme]]
[[da:Diamagnetisme]]
[[de:Diamagnetismus]]
[[es:Diamagnetismo]]
[[en:Diamagnetic]]
[[fr:Diamagnétisme]]
[[it:Diamagnetismo]]
[[he:דיאמגנטיות]]
[[nl:Diamagnetisme]]
[[ja:反磁性]]
[[pl:Diamagnetyzm]]
[[ru:Диамагнетики]]
[[sk:Diamagnetizmus]]
[[sl:Diamagnetizem]]
[[fi:Diamagnetismi]]
[[sv:Diamagnetism]]
[[th:ไดอะแมกเนติก]]
[[vi:Nghịch từ]]
[[uk:Діамагнетик]]
[[zh:反磁性]]
3 806

redaktoj