Pucolano: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Pucolano''' (aŭ puzolano, pozolano) estas arta aŭ natura [[ŝtono]], kies enteno de [[silicia acido]] kaj [[kalcia hidroksido]] formas kun akvo la ligan materialon.
 
La nomo venas de la itala komunumo Puteoli (hodiuaxhodiaŭ [[Pozzuoli]]) en la [[Flegreaj kampoj]] (okcidente de [[Napolo]]), kie oni minis jam en la antikvo en granda kvanto la pucolanan [[vulkana cindro|vulkanan cindron]] kaj prilaboris tion por la romia [[betono]] (lat. ''[[opus caementicium]]'').
 
Natura pucolano estas aŭ [[magma ŝtonaĵo]] aŭ [[sedimenta ŝtonaĵo]], kiuj havas grandan porporcion je solvebla [[silicia acido]] kaj parte je la reakciema [[aluminia oksido]] ([[argilo]]). Kune kun la [[kalcia hidroksido]] kaj akvo reagas pucolano hidraŭle kaj formas kalcian silikathidraton kaj kalcian aluminathadratonaluminathidraton. Tiuj estas la samaj kristaloj, kiuj ankaŭ estiĝas ĉe la malmoliĝo ([[hidratado]]) de la [[cemento]] kaj kiuj respondecas ekz. pri firmeco kaj denseco de [[betono]].
 
Pucolano tiel estas ofte uzata kiel aldona materialo por produktado de mortero aŭ betono. Natura pucolano estas precipe la vulkana [[tofo]]. Nenatura pucolano estas ekz. [[flugcindro]] el energiocentraloj, forbrulataj [[ŝtonkarbo]]n aŭ [[brunkarbo]]n.