Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj: Malsamoj inter versioj

+Avertoj pri aliaj signifoj de CED kaj CDELI
(+Avertoj pri aliaj signifoj de CED kaj CDELI)
==Alia signifo de CED. Ne konfuzu kun CDELI==
 
* La mallongigo CED de la centro povas esti ankaŭ [[deksesuma nombro]] (kutime ĝi estas skribita kiel '''ced<sub>16</sub>''', '''CED<sub>16</sub>''', '''0xced''', '''0xCED''', '''0cedh''', '''0CEDh'''); ĝi egalas al la [[dekuma nombro]] [[3309 (nombro)|3309]].
 
* Ne konfuzu tiun ĉi centron (CED) kun CDELI ([[Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia]]) en La Chaux-de-Fonds.
 
 
La '''Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED)''' kreiĝis en 1952, kadre de [[Universala Esperanto-Asocio]], por antaŭenigi la sciencan esploradon pri Esperanto "kaj ĝiaj multflankaj aplikoj en ĉiuj sferoj de la vivo"; prizorgi la kolektadon kaj ellboradon de findindaj dokumentoj pri Esperanto; kaj subteni la informan laboron ĉe internaciaj organizaĵoj, fakaj kaj sciencaj rondoj, kaj la ĝenerala publiko.
 
La ĉefa motoro de CED en ĝia unua jardudeko estis [[Ivo Lapenna]]; de post 1974, la plej ŝlosilan rolon ludas [[Humphrey R. Tonkin]]. Inter ĝiaj kunlaborantoj troviĝas nomoj kiel [[William Auld]], [[Detlev Blanke]], [[Marjorie Boulton]], [[W. Collinson]], [[Probal Dasgupta]], [[Isaj Dratwer]], [[Mark Fettes]], [[Rudolf Haferkorn]], [[Ulrich Lins]], [[François Lo Jacomo]], [[G. F. Makkink]], [[Paul Neergaard]], [[Claude Piron]], [[Juan Regulo Perez]], [[R. Rokicki]], [[Victor Sadler]], [[Klaus Schubert]], [[Gaston Waringhien]], [[R. Wood]]. Per diversaj agadoj CED daŭre rolas centre en la intelekta vivo de la Esperanto-komunumo.
 
Dum la tempoj de Lapenna la mallongigo '''CED''' ricevis en junularaj rondoj la ŝercan longigon 'Centro por Erotiko kaj Diboĉado'.
 
 
== Vidu ankaŭ ==