Uzanto-Diskuto:Kanadano: Malsamoj inter versioj

:Ĉi tiuj estas tradukoj de ŝablonoj ekzistantaj kaj vaste uzitaj en la anglalingva Vikipedio, kaj uzado de la originalaj parametrojn, kiuj estas nevideblaj al legantoj de la artikoloj, ŝparas tradukadon de la parametroj en artikoloj - esperantistoj povas bone kompreni pri kio temas ĉar mi tradukis la parametro-vortojn videblaj al legantoj de la artikoloj. Se vi nepre volas doni Esperantajn parametro-nomojn en la interna lingvaĵo de la ŝablono, bv. doni ilin kiel alternativojn: ne anstataŭigu, mi petas. Koncerne la elekton "Informkesto monto"/"Monto", la dua ne estus ekvivalento de la unua sen pliampleksigo, ĉar la unua havas multe pli da parametroj. [[Vikipediisto:Kanadano|Kanadano]] 02:19 UTC, 18-a de novembro 2007
::Persone mi preferas la ŝablonon monto, ĉar fakte la ŝablono informkesto monto havas multe pli da parametroj - laŭ mia gusto tro multajn! Ŝablonoj estas utilaj, se oni per unu rigardo trovas en ili la plej gravajn kaj koncizajn informojn. Se tamen ili estas enorme ampleksaj, tiam tiu grafika utilo pervertiĝas. La ŝablono informkesto universitato por mi estas ekzemplo, kiel ŝablono ne estu: Precipe problema estas, kiam la ŝablono entenas amason da parametroj tre efemeraj: Ni aŭtoroj de la esperanta vikipedio ne estas tiom amasnombraj, ke ni kapablas konstante aktualigi tiujn ŝablonojn. Rektoroj de universitatoj ekzemple estas "aĵoj" kiuj ja relative ofte ŝanĝiĝas! Do prefere rektoro de universitato ne aperu en tia ŝablono, sed se entute, tiam en la artikolo en formo de listo. Do en Esperanto ni havu praktikajn ŝablonojn, facile plenigendajn kun ne multe pli ol 9 linioj! [[Vikipediisto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] 18:12, 23. Jan 2008 (UTC)
:::Ni aŭtoroj de la esperanta vikipedio ne estas tiom amasnombraj ke ni povas konstante aktualigi ĉiujn ŝablonojn, sed ni ja povas aktualigi tiujn pri kiuj ni havas apartan intereson. Se parametroj fakultative prezentas informojn, tiuj kiuj volas povas ilin uzi kaj pliriĉigi la artikolojn, pri kiuj ili plej multe interesiĝas. Ni kuraĝigu kreemon, ni ne kripligu ĝin! [[Vikipediisto:Kanadano|Kanadano]] 6:29 UTC, 10-a de julio 2008
 
==Dankegon==
8 131

redaktoj