8 131
redaktoj
e (→Richard McCoy: korektis malĝustan uzadon de refleksivo kaj radiko "korekt".) |
|||
La [[9-an de aprilo]], post konfirmo per analizo de lia fingrospuroj kaj skribmaniero, McCoy estis arestita por la piratado de la flugo 855<small><ref name="CrimeLibrary9"/></small>. Iom koincide, McCoy estis unu el la pilotoj de la helikopteroj, kiuj partoprenis al la serĉado de Cooper en [[Vaŝingtonio]]. En lia hejmo, polico malkovris paraŝuton kaj sakon plenan je 499 970$<small><ref name="McCoy"/></small>. McCoy asertis, ke li estis senkulpa, sed estis kondamnita kaj enkarcerigita dum 45 jaroj. En karcero, McCoy profitis el la facila alirebleco al la dentistejo, kaj fabrikis falsan pistolon el denta pasto. Li kaj aliaj malliberuloj tiel sukcese fuĝis en [[aŭgusto]] [[1974]], ŝtelante rubkamionon kaj ĵetante ĝin sur la ĉefportalon de la malliberejo. FBI ne antaŭ tri monatoj retrovis McCoy en [[Virginio]]. La fuĝanto pafis kontraŭ la policistoj, kaj la agento Nicholas O'Hara replike devis mortigi lin<small><ref name="CrimeLibrary9"/></small>.
En [[1991]], Bernie Rhodes kaj eksa FBI-agento Russell Calame kunverkis la libron ''D.B. Cooper: The Real McCoy'', en kiu ili asertas, ke Cooper kaj McCoy ja estis la sama persono, citante ekzemple la saman piratmetodon, sed ankaŭ la kravaton kaj la perlamotan kravatpinglon, kiujn Cooper lasis en la aviadilo. Nek Rhodes nek Calame partoprenis al la originala enketo pri Cooper, sed Calame estris la utahan FBI-agentejon, kiu enketis pri McCoy kaj finfine arestis lin. Calame diris, ke McCoy "''neniam konsentis, nek negis, ke li estis Cooper''"<small><ref name="SLT">Schindler, Harold. "25 Years Later, 'D.B' Remains Tied to Utah; Skyjacker Took Story To His Grave", Salt Lake Tribune, 1996-11-24.</ref></small>. Kiam oni rekte demandis tion al McCoy, li kutime respondis : "''Pri tio mi ne volas paroli al vi.''"<small><ref name="CrimeLibrary9"/></small>. La agento, kiu mortigis McCoy onidire asertis : "''Kiam mi pafmortigis Richard McCoy, mi samtempe pafmortigis D. B. Cooper.''"<small><ref name="CrimeLibrary9"/></small>. La vidvino de Richard McCoy, Karen Burns McCoy, per proceso obtenis 120 000$ el la kunverkistoj kaj eldonisto de la libro pro tio<small><ref name="CrimeLibrary9"/></small>, ke ĝi malĝuste priskribis
====Duane Weber====
|