Ikaluito: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
Linio 68:
==Historio==
 
Kreita en [[1942]] kiel [[usono|usona]] armea flughaveno, Ikaluito havis kiel unuan enloĝanton [[Nakasuk]], [[inuito|inuita]] gvidisto kiu helpis la usonajn planistojn elekti la lokon. Unu el la bazlernejoj de Ikaluito nun nomiĝas por Nakasuk. Delonge kampadejo kaj fiŝadejo por la Inuitoj, la loko tradicie nomiĝis ᐃᖃᓗᐃᑦ, ''Iqaluit'', "fiŝoj, fiŝoriĉa loko" en [[Inuktitutoinuktituto|inuita lingvo]]; sed la usonaj kaj kanadaj aŭtoritatoj nomis ĝin ''Frobisher Bay'' laŭ la marbrako kiun ĝi apudas.
 
La [[Kompanio de la Hudsona Golfo]] movis siajn regionajn operaciojn al la apuda valo Niaqunngut, fondante la vilaĝon Apex, en [[1949]] por profiti de la flughaveno. La loĝantaro de Frobisher Bay kreskiĝis rapide dum la konstruado de la [[Distant Early Warning Line]] ("fora linio por frua alerto" aŭ DEW-linio, sistemo de [[radaro|radar]]-stacioj) meze de la jaroj 50. Centoj de konstruistoj, armeistoj kaj administristoj translokiĝis al la komunumo, kaj centoj de inuitoj ankaŭ translokiĝis pro la sanprizorgo kaj laboroj disponeblaj ĉe la bazo. En 1957, el la 1 200 loĝantoj, 489 estis inuitoj. Post 1959, la kanada registaro estigis permanentajn servojn ĉe Frobisher Bay, kun kuracistoj, lernejo, kaj sociaj servoj. La inuita loĝantaro rapide kreskis, pro registara instigo ke ili lokiĝu al komunumoj kun registaraj servoj.
Linio 74:
La usona militistaro forlasis Ikaluiton en 1963, ĉar la alveno de [[interkontinenta balistika misilo|interkontinentaj balistikaj misiloj (ICBM-oj)]] malpliigintis la strategian valoron de la DEW-linio kaj arktaj flugbazoj. Tamen, Frobisher Bay restis la registara administra kaj logistika centro por multe el la orienta Arkto. La unua municipa konsilo elektiĝis en [[1964]], kaj la unua urbestro en [[1979]].
 
La [[1-a de januaro|1an de januaro]] [[1987]], la nomo oficiale ŝanĝiĝis de Frobisher Bay al Iqaluit, samigante oficialan uzadon al la ĉiama inuita nomo. Referendumo en decembro [[1995]] elektis ĝin kiel la estonta ĉefurbo de Nunavuto. La [[19-a de aprilo|19-an de aprilo]] [[2001]] ĝi oficiale fariĝis ururbo.
 
===Tempolinio===
Linio 84:
* [[1958]] - Telefonservon estigas [[Bell Canada]].
* [[1963]] - La usona militistaro forlasas Ikaluiton.
* [[1964]] - Unua komunum-konsilo formiĝas; la loĝantaro de Frobisher Bay kvantasnombras 900
* [[1970]] - Frobisher Bay oficiale rekoniĝas kiel setlemento.
* [[1974]] - Frobisher Bay oficiale rekoniĝas kiel vilaĝo.