Bořivoj la 1-a: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: ru:Борживой I
eNeniu resumo de redakto
Linio 16:
Estas eble, ke Bořivoj venkis la ribelon kun helpo de Svatopluk. Male Kristián skribas, ke la ĉeĥoj mem forpelis Strojmír-on kaj denove Bořivoj-on surtronigis. Poste Bořivoj konstruigis sur krutaĵo super [[rivero]] [[Vultavo|Vltava]] pluan kristanan preĝejeton, konsekritan ĉifoje al Maria La Virgulino. Tio okazis proksime de altaĵo Žiži, kie ekzistis eble [[pagano|pagana]] oferejo. Staris ĉi tie ankaŭ ŝtona princa trono, kien estis solene seĝigitaj novaj regantoj, elektitaj de triba eminentaro. Tiamaniere esprimis la princo la venkon super la paganaj ribelintoj.
 
Antaŭaj historiistoj opiniis, ke Bořivoj poste translokiĝis kaj komencis konstrui [[Praga burgo|Pragan burgon]]. Hodiaŭ oni alskribas la konstruadon sur la praga altaĵo nur al la sekvanto de Bořivoj Spytihněv la I1-a (vidu ekz. laborojn de D. Třeštík).
Bořivoj mortis versimile en la jaro 889 aŭ 888, post li ekregis por mallonga tempo grandmoravia princo Svatopluk kaj post lia morto en la jaro [[895]] la filo de Bořivoj [[Spytihněv la I1-a]].
Laŭ kelkaj teorioj Bořivoj devenis el Granda Moravio, ne el Bohemio. Laŭ antropologiaj esploroj de lia ostaro kunigis lin kun Svatopluk la sama sangogrupo kaj ankaŭ rara anomalio de oreldukto. Estas do eble, ke li estis parenco de Svatopluk, probable lia kuzo (eble filo de grandmoravia princo [[Rostislav]]). Dum ekesto de literaturaj fontoj regis en Moravio ĉeĥaj regantoj de katolika kredo, do ne estis intereso propagandi apartenon de la unua historia Přemyslido al moravia [[dinastio]] kaj greka kredo. Malnovslava legendo pri [[eremito]] Ivan laŭvorte asertas, ke Bořivoj estis de greka kredo.