Manuel de Pedrolo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Forviŝis la tutan entenon el la paĝo
restarigo de artikolo, polurado
Linio 1:
'''Manuel de Pedrolo''' (n. en [[1918]] - m. en [[1990]]) estis [[Hispanio|hispana]] kaj [[Kataluna lingvo|katalunlingva]] [[verkisto]].
 
== Biografio ==
 
En 1918 li naskiĝis en Aranyó, kie lia familio loĝis de antikve. La infanĝon li pasigis en la urbeto Tàrrega kie li studis ĉe la Eskulapanoj kaj poste ĉe la Moderna Liceo. Li sin klinis por la studado de medicino, sed komencinte la Interna Milito de Hispanio en 1936, li batalis ĉe la respublika flanko, en artilerio. Pro la elnodiĝo de la milito, liaj projektoj malsukcesis.
 
Jam edziĝinte kaj kun filino , li instalis sin en Barcelono en 1950. Li sin okupis per diversaj metioj por pergajni la vivon en la malfacilaj kondiĉoj postmilitaj : vendisto de fruktoj, en agentejoj pri asekuroj aŭ pri informado. Sed la ĉefa pasio de lia vivo ĉiam estis la literatura kreado. Kaj ĉiam en la kataluna lingvo, spite al la malfacilaĵoj kiujn ĉi tio kaŭzis en la komencaj jaroj de la diktaturo de Francisco Franco. Dum kelke da tempo li okupiĝis pri informado kaj devis interparoli kun multaj homoj, kio provizis al li abundan materialon por liaj romanoj. Ekde 1974 li povis dediĉi sin pli intense al verkado, laboro kiun li miskis kun aliaj okupoj kiaj tradukado (John Dos Passos, Jean Paul Sartre, aŭ William Faulkner) kaj eldonejaj responsoj: allogite de la krimromano, li direktoris la fakon pri tiu romana ĝenro de la eldonejo Edicions 62. Li mem donis bonan ekzemplon de krimromano per Mossegar-se la cua en 1968. Li ne emis partopreni la socian vivon, sed li ricevis kelkajn premiojn beletrajn (Víctor Català, Sant Jordi, Prudenci Bertrana), kaj ankaŭ estis distingita per la Premi d’Honor de les Lletres Catalanes en 1979. Li transpasis en junio de 1990 pro longa malsano.
 
== Verkaro ==
 
La literatura produktado estas tre abunda, kun pli ol cent titoloj ampleksantaj ĉiuj ĝenroj: poezio, eseo, teatro… sed elstaras pro kvanto kaj kvalito la romano. Li menciis pli ol unufoje sian intencon fari vastan verkaron por tuŝi multajn temojn, por elprovi ĉiujn teknikoj kaj ankaŭ por provizi dokumenton pri la realo.
 
Inter 1949 kaj 1985 li publikigis 72 romanojn. La precipa temo estas la manko de libereco en la tiama socio. La aŭtoro prezentas la realon miksante detalajn priskribojn kun situacioj malverŝajnaj, fojfoje absurdaj. Lia rigardo sur la mondo estas pesimisma kun iom da optimismo kiam la homoj estas solidaraj kaj kuniĝas por labori por idealo.
 
Lia verkista alvokiĝo lin kondukis al eksperimentado per teknikaj rimedoj tre malsimilaj por montri la realon per ĉiuj manieroj kiujn la beletro permesas. Ĉi tiel li ludas per la koordenadoj de tempo kaj spaco, modifante ilin. Ekzemplo de tio troveblas en la sciencfikcia novelaro ''Trajecte final'' (1975). En aliaj okazoj la ludon faras la kontrasto inter rolpersonoj, la absurda situacio en kiu ili sin trovas.
 
== Etapoj de lia romana produktado ==
 
=== Komencoj ===
 
La unuajn jarojn de lia romana produktado karakterizas lia konvikiteco ke la verkisto devas esti engaĝiĝinta kun la socio kun kiu li vivas kaj devas transformigi gin pere de sia verkaro. Pro tio kelkaj verkoj estis malpermesitaj de la cenzuro kaj ne publikiĝis ĝis kelkaj jaroj poste. ''Cendra per Martina'' (1952) kaj ''Domicili provisional'' (1953) estus karakterizaj verkoj de tiu periodo.
 
=== 1960a jardeko ===
 
Ekde 1963 li komencis serion ''Temps obert'', kolekton da 11 romanoj kies protagonisto estas Daniel Bastida, knabo kiu loĝas en la barcelona kvartalo de Gràcia kun siaj gepatroj kaj gefratoj. Ĉiu el la romanoj de la serio reprezentas malsaman potencialon de la persona realiĝo kiun povas veki hazarda fakto: ĉiu romano esploras malsaman eblo de vivo. Ĉe tiu periodo la verkoj de la aŭtoro multe proksimiĝas al la ĉirkaŭa realo kaj kreskigas la denoncon pri maljustaj situacioj kiuj subpremas la socion. Krom la menciita serio, dum tiu jardeko ankaŭ elstaras la romanoj ''M’enterro en els fonaments'' (1962), ''Totes les bèsties de càrrega'' (1965), kaj ''Joc Brut'' (1965) unu el liaj plej furoraj verkoj de la aŭtoro, el la krimromana ĝenro.
 
=== 1970a jardeko ===
 
La cenzuro kiu malhelpis la publikigon de liaj verkoj, malmildiĝas kaj aliflanke plivastiĝas la merkato de kultura konsumo en la kataluna lingvo, tiel ke publikiĝas multaj verkoj jam skribitaj, kiel ''Tocats pel foc'' (1976, skribita en 1959) aŭ ''Hem posat les mans a la crònica'' (1977, skribita en 1969). Dum ĉi tiuj jaroj li verkis ''Sòlids en suspensió'' (1974), ''No hi fa res si el comte-duc va caure del cavall, a Tàrrega'' (1980), kaj la serion ''Apòcrifs''. Al tiu ĉi periodo ankaŭ apartenas la sciencfikcia ''Mecanoscrit del segon origen'' (1974),tre populara romano por kelkaj generacioj de geknaboj en Katalunio.
 
{{DEFAULTSORT:Pedrolo, Manuel de}}
[[Kategorio:Katalunaj verkistoj]]
[[Kategorio:Hispanaj verkistoj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1918]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1990]]
 
[[ca:Manuel de Pedrolo i Molina]]
[[en:Manuel de Pedrolo]]
[[es:Manuel de Pedrolo]]
[[eu:Manuel de Pedrolo i Molina]]
[[he:מנואל דה פדרולו]]