Hadrono: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ru:Адрон
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Hadrono''' (el [[greka lingvo|greka]] ''hadros'' — forta) estas familio de kompundaj (t.e. nefundamentaj) [[elementaj partikloj]], kiuj partoprenas en [[forta nuklea forto|fortaj]] interagoj kaj konsistas je [[kvarko]]j. La termino estas enkondukita far [[sovetunio|Soveta]] fizikisto [[Lev Okun]]. Ekzistas du bazaj grupoj de hadronoj:
*[[Bariono]]j - konsistas je tri kvarkoj de diferaj [[kolorŝargo]]j, kiuj kune donas t.n. ''blankan'' aŭ ''senkoloran'' kombinaĵon. Al barionoj apartenas [[nuklono]]j (t.e. [[protono]]j kaj [[neŭtrono]]j, el kiuj konsistas [[nukleo]]) kaj [[hiperono]]j (multepezaj kaj nestabilaj partikloj, kiuj observeblas nur en [[partikla akcelilo|partiklaj akceliloj]]).
*[[Mezono]]j - konsistas je unu [[kvarko]] kaj unu [[kontraŭpartiklo|kontraŭkvarko]]. Al mezonoj apartenas [[piono]]j (π-mezonoj), [[kaono]]j (K-mezonoj) kaj multaj pli pezaj partikloj.
 
Antaŭe, ''mezono'' signifis ''meza je maso'', kaj pro tio al kategorio de mezonoj apartenis ankaŭ [[muono]]j, kiuj tiam nomiĝis ''μ-mezonoj''. Nun oni scias, ke muono ne konsistas je kvarkoj kaj do tute ne estas hadrono; ĝi apartenas al [[leptono]]j. Do, nomo ''μ-mezono'' estas malĝusta.