Blankvizaĝa nigropego: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: Blankvizaĝa nigropego {{Taksonomio | color = pink | name = Blankvizaĝa nigropego | image =Woodpecker 20040529 151837 1c.jpeg | image_caption = Blankvizaĝa nigropego | status = LC...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:17, 13 jul. 2008

Blankvizaĝa nigropego

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankvizaĝa nigropego
Biologia klasado
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankvizaĝa nigropegoBlankvizaĝa driokopo (Dryocopus pileatus) estas tre granda birdo de la familio de pegedoj, kiu logas en Nordameriko. Ĝi estas tre simila al sudamerika Strivizaĝa nigropego, sed tiu ĉi montras pli da blanko en vizaĝo.

Plenkreskuloj (40-49 cm longaj, 250-350 g pezaj) estas ĉefe nigraj kun ruĝa kresto kaj blankaj linioj ambaŭflanke de vizaĝo kaj kolo; pli precize tiu linio estas sama de la Strivizaĝa nigropego, kiuj iras el super la beko, sub la okulo en direkto al la nuko sen atingi ĝin ĉar tie larĝiĝas kaj turnas laŭ la kolo kaj nur post ĝi turnas al la ŝultroj; sed krome tiu ĉi specio montras duan blankan zonon el la suba beko al la gorĝo kaj trian pli mallarĝan blankan linion super okuloj kaj sub krono. Alimaniere dirate oni povas konsideri, ke tiu ĉi specio havas blankan vizaĝon (de tie la nomo) kun nigraj kaj ruĝaj markoj, traokula kaj el la beko. Plenkreskaj masklo havas tiun linion ruĝan el la beko kaj al la gorĝo kaj same ruĝa estas la frunto; inoj havas tiujn du partojn nigre.

La specio montras blankajn partojn en flugiloj, ĉefe la antaŭan parton en subflugiloj. La forta beko estas grizeca (pli hela en suba makzelo) kaj la kruroj pli malhelgrizaj. La ununuraj nordamerikaj birdoj de similaj plumaro kaj grando estas la Eburbeka pego de sudorienta Usono kaj Kubo, kaj la rilata Imperia pego de Meksikio. Ambaŭ el tiuj specioj montras pli da blankoj en supro de flugiloj kaj estas ege raraj, se ne jam formortintaj.

Montrante blankajn partojn de flugiloj

Ties reprodukta habitato estas arbaraj areoj kun grandaj arboj tra suda Kanado, orienta Usono el orienta Teksaso kaj Florido al la Grandaj Lagoj kaj partoj de la marbordo de Pacifiko el Vaŝingtonio al norda Kalifornio. Ili kutime elfosas grandajn nestojn en truoj de mortintaj arboj kaj ofte elofsas novan ĉiujare, kreante habitaton por aliaj grandaj kavonestantoj.

Tiu ĉi birdo estas plej ofte konstanta loĝanto; ne migras.

Tiuje birdoj manĝas ĉefe insektojn (ĉefe larvojn de skaraboj kaj de ĉarpentoformikoj) kaj krome fruktojn, berojn kaj nuksojn. Ili ofte elfosas grandajn kaj preskau rektangulajn truojn en arboj dum serĉado de insektoj.

La voĉo estas laŭta ridego. La tamburado (bekofrapado) povas esti tre laŭta, ofte kiel iu frapante arbon per martelo. Tiu ĉi birdo preferas maturajn arbarojn, sed adaptiĝis je uzo de duarangaj arbarpartoj kaj eĉ de tre densaj parkoj.

Diversaĵoj

  • La Blankvizaĝa nigropego estis modelo por la fama rolulo de humora animacio nome Woody Woodpecker, spite ke ĝi havis ĉiam entere ruĝan kapon.
  • La Blankvizaĝa nigropego estas konata en suda Usono kiel la "Indiĝena kokino"
  • La ripozejo de la Blankvizaĝa nigropego kutime havas multajn enirejojn.
  • La sono de la Blankvizaĝa nigropego kiam traboras truon en arbo estas tiom laŭta ke aŭskulteblas de malproksimege.
  • La Blankvizaĝa nigropego faras tiom grandajn truojn en mortintaj arboj ke foje la truoj rompas etajn arbojn en duonoj.
  • La Blankvizaĝan nigropegon oni observis kiam ili translokigis siajn ovojn post kiam ili estis falintaj el la nesto al alia loko. Tiu estas rara kutimo en aliaj birdoj.


Fotaro

Referencoj

Eksteraj ligoj