Himno: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Himno''' estas [[kanto]] de adoro, honoro, aŭ [[preĝo]], tipe al [[Dio]]. Ĝenerale, la vorto povas signifi iu ajn sankta honora kanto, kiel [[nacia himno]]. La klera traktado kaj scienca studado pri tiaj kantoj nomiĝas [[himnologio]].
 
La plej fruaj himnoj, kun tiu nomo, estas trovitaj en antikva [[Grekio]] (en la [[2-a jarcento a.k.]]), sed certe antaŭ aperi la vorto "himno" jam estis glorkantoj aŭ adorkantoj. Oni trovas ilin en skribaĵoj de [[Asirio]] (la nuna [[Irako]]), [[Ĉinio]], [[Egiptujo]] kaj [[Hindio]]. En [[Judio]] kaj aliaj arabaj landoj la himnoj estis en la formo de [[Psalmo]]j. La hebrea nomo signifas 'Laûdkantoj'.
 
La unuaj Kristanaj himnoj estis skribitaj en la [[siria lingvo]] en la 3-a kaj [[4-a jarcento]]j. La muzika stilo estas la parolmaniero. La unua verkisto de Kristanaj himnoj estis la franca prelato [[Sankta Hilario]]. Post lia morto la episkopo de Milano starigis la regulan uzadon de himnoj en la Okcidenta Kristana [[Liturgio]]. Ĝis la [[10-a jarcento]] oni malofte kantis himnojn dum la celebrado de la [[Meso]]. Dum tiu jarcento oni kelkfoje aldonis al la longaj [[parolkanto]]j tekstojn post la vorto '[[Haleluja]]'- hebrea vorto kiu signifas 'Laŭdu Dion.' Dum la [[Mezepoko]] la himnoj estis kantataj nur de la [[pastro]]j kaj [[ĥoro]]j ĝis la [[16-a jarcento]]. [[Martin Luther]] enkondukis la kantadon de la [[kongregacio]]. Samtempe Luther komponis himnojn en la [[germana lingvo]]. Ĝis tiu tempo la himnoj estis en la [[latina]]. En [[Francio]] la himnoj estis tradukitaj de la [[poeto]] Marot kaj la [[melodio]]j estis verkitaj de la [[komponisto]]j Goudimel kaj Le Jeune. Anglaj tradukoj estis faritaj en [[1562]] de la verkistoj Sternhold kaj Hopkins. Je la komenco de la [[18-a jarcento]] la angla teologisto [[Isaac Watts]] verkis ĉirkaû 600 himnojn. La plej bone konata verkisto estis [[Charles Wesley]].
 
Post [[Kontraŭreformo]] himnoj ankaŭ estis kantataj nacilingve en [[katolika eklezio]], kvankam psalmoj kaj aliaj partoj de la meso daŭre latine ĝis [[1960-aj jaroj]].
 
 
La kvakeroj malofte kantas en siaj kunvenoj sed unu el ili, [[John Greenleaf Whittier]], verkis poemojn, kiuj poste estis legitaj en himnoj. Estas notinde ke [[Montague Butler]] (kiu estis Kvakero) tradukis multajn himnoj kaj kopilis la himnaron Esperantan.
 
 
==Specoj de himno==